Laŭrenca kardelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Laŭrenca kardelo
Laŭrenca kardelo, masklo
Laŭrenca kardelo, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carduelis
Specio: C. lawrencei
Carduelis lawrencei
(Cassin, 1852)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Blue: reproduktado, verde: la tutan jaron, flave: vintro
Blue: reproduktado, verde: la tutan jaron, flave: vintro
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Laŭrenca kardelo, Carduelis lawrencei, estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj. Pro vagadema distribuado reproduktiĝas en Kalifornio kaj Malsupra Kalifornio kaj vintrumas en sudokcidenta Usono kaj norda Meksiko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 10 al 12 cm longa kaj ĉirkaŭ 11.5 g peza, ĝi estas iom pli granda ol la Malgranda kardelo kaj iom pli malgranda ol la Amerika kardelo, kun malpli da flavo en plumaro ol la aliaj. Plenkreskuloj de ambaŭ seksoj estas ĝenerale grizaj kun rozkoloraj al grizeckarnaj bekoj, pli fortikaj ol tiuj de aliaj kardeloj, kaj tre kontrastaj kun nigra brido. Ili havas flavajn pugojn kaj parajn flavecajn flugilstriojn, same kiel flavajn bordojn en flugilplumoj kaj flavan makulon en brusto. La vosto estas nigra, kruce per blanka rubando (Sibley 2000, Oiseaux.net 1996-2007). Plumaro estas pli senkolora vintre, pli brila post printempa plumoŝanĝado (Davis 2001, Oiseaux.net 1996-2007). Maskloj estas pli palaj, kun nigraj kronoj kaj vizaĝoj (ne nur nigra frunto kiel ĉe la Amerika kardelo, sed ankaŭ supra krono, okulareo, brido, mentono kaj gorĝareo) kaj pli grandaj areoj de brilflavo. Inoj estas pli brunaj, havas malpli kaj plisenkoloran flavon kaj ne havas nigron (Sibley 2000, Oiseaux.net 1996-2007); temas pri evidenta kazo de seksa duformismo. Junuloj similas al inoj sed estas eĉ pli senkoloraj kaj havas svagan striecon en supraj partoj kaj ĉefe en la subaj partoj. (Davis 2001, Oiseaux.net 1996–2007).

La alvokoj inkludas "nazecan tuu-err, ankaŭ akran altatonan PIti kaj Itititi" (Sibley 2000). La flugalvoko, kiu estas diagnoza, estas elsendata kiel "altatona klara ti-tuu" (Sibley 2000) aŭ tink-ul "simila al vitraj ventosonoriloj" (Davis 2001). La kanto estas altatona, konstanta kaj limigita en frekvenca gamo, inklude notojn de ventosonoriloj kaj ĉefe imitaĵojn de alvokoj de aliaj specioj kaj aliajn simplajn kaj distingajn sonojn (Sibley 2000, Davis 2001). Maskloj kantas vintre sed ĉefe en la reprodukta sezono. Inoj kantas foje kaj mallonge (Davis 2001).

Teritorio kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tiu nearktisa kardelo estas konata pro siaj vagademaj kutimoj. Ili reproduktiĝas el ĉirkaŭ Ŝasta kantono, Kalifornio al norda Malsupra Kalifornio, amplekse ĉe la Marborda Teritorio kaj la montetoj de Sierra Nevada kaj en la altaj teroj de Baja, sed ankaŭ foje tiom sube kiom ĝis la marbordo; ties plej alta reprodukta altitudo estas ĉirkaŭ 2,680 m en Monto Pinos. Estas nur kelkaj lokoj kie ĝi estis observata nestumante la tutan jaron, ĉefe ĉe Karmela Valo kaj Suda Forko de Kerna Rivero. La elekto de areoj por reproduktado povas dependi el klimato pro disponeblo de akvo kaj de preferata manĝo. Movoj al marbordo kaj supren al Sierra (montaroj) okazas en sekegaj jaroj kaj movoj al bordoj de la teritorio kaj al la Centra Valo post humidaj jaroj, eble pro pliigo de manĝodisponeblo. La specio reproduktiĝis foje en Arizono (Davis 2001).

Plej parto de, sed ne ĉiam ĉiuj, birdoj forlasas nordajn, centrajn kaj internajn areojn de suda Kalifornio vintre. Ili moviĝas al marbordaj malaltaj teroj kaj al malaltaj partoj de sudorientaj dezertoj de Kalifornio, kun malregula teritorio (foje en grandaj nombroj) sudorienten al norda Sonora kaj nordokcidenta Chihuahua kaj orienten al suda duono de Arizono, sudokcidenta Nov-Meksiko, kaj eĉ al areo de El Paso (Teksaso) (Davis 2001) rare al la regiono de la Madreaj arbarinsuloj. Kelkajn vintrojn mistere oni observas malmultajn birdojn; eble la birdoj estas en Sonora kaj Chihuahua, kio estas malmulte kontrolata de naturalistoj. La plej grandajn orientenaj invadoj ofte okazas en humidaj periodoj kaj sinkronias kun invadoj de aliaj semomanĝantaj birdoj kiaj la Kanada sito, la Malgranda krucbekulo, kaj la aliaj nordamerikaj kardeloj (Davis 2001).

La tipa reprodukta biotopo estas sekaj kaj malfermaj arbaroj kiuj estas proksime kaj de arbustaj areoj aŭ kampoj de altaj herboj de staŭdo, kutime ene de duonmejlo (0.8 km) kaj de malgranda akvejo. Ili povas nestumi en aliaj habitatoj, inklude rurajn loĝejajn areojn, sed ne en dezertoj aŭ densaj arbaroj. For de la reprodukta sezono ili loĝas en multaj malfermaj habitatoj inklude dezertojn, ĉeurbojn kaj urbajn parkojn (Davis 2001).

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Laŭrenca kardelo manĝas preskaŭ nur semojn de arbustoj kaj de herbejaj plantoj. Dum la reprodukta sezono, ili manĝas semojn de staŭdoj ĉefe Amsinckia menziesii var. intermedia. Birdumantoj kiuj serĉas la Laŭrencan kardelon devas koni tiun planton. Aliajn sezonojn en Kalifornio, ili ĉefe manĝas akenojn de Adenostoma fasciculatum kaj ankaŭ berojn de visko (Phoradendron) kaj de Rhamnus californica. En Arizono, ili ofte manĝas la semojn de amaranto kaj Suaeda nigra (Davis 2001, 1999). Ili estas allogataj de semoj de Guizotia abyssinica en birdomanĝejoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono estas komenca printempo al fina somero, aŭ foje tiom malfrue kiom ĝis fina julio. Kiel ĉe aliaj kardeloj, paroj formiĝas en grandaj antaŭreproduktaj aroj. Paroj lasas la arojn kaj serĉas nestolokojn sub regado de la ino, ofte portante nestomaterialon kaj farante konstrumovojn. La masklo sekvas, kantante kaj alvokante. Nestolokoj povas esti en iu ajn el nombro de arbospecioj, sed frue en la sezono ili estas ofte en visko aŭ Okcidenta sikomoro, dum pli malfrue ili estas en ĉiamverda kverko kaj ĉefe en decidua Blua kverko (Davis 2001, citante Coutlee 1968a).

Nestoj estas kutime solaj sed foje en izolaj kolonioj kiuj povas enhavi ĉirkaŭ 10 parojn. La ino konstruas la neston dum la masklo sekvas ŝin al longdistanca materialokolekto aŭ kantante el ripozejo. Ĝi estas teksita taso en forko de kelkaj malgrandaj branĉoj, situa ĉirkaŭ 3 m supergrunde ĉe arbobordo. Estas 3 al 6 ovoj, nemarkataj blankaj kun blua aŭ verdeca nuanco (Davis 2001).

La ino kovas la ovojn dum 12 al 13 tagoj kaj la idojn dum 4 aŭ 5 tagoj, dum restas preskaŭ konstante enneste; la masklo alportas manĝon. Post la kvara tago la ino kuniĝas al masklo por manĝokolekto sed ankoraŭ kovas foje ĝis la sepa tago. Elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 13 aŭ 14 tagoj, kaj post kromaj 5 al 7 la idoj abandonas la familion por aliĝi al antaŭmigranta aro (Davis 2001).

Ariĝo[redakti | redakti fonton]

Dum la reprodukta sezono maskloj ariĝas por formi malgrandajn arojn dum inoj restas ĉe nesto. Aliajn fojojn birdoj troviĝas en aroj kiuj tipe enhavas malpli da 50 individuoj sed foje eĉ pli da 500. Aroj povas esti miksitaj kunmanĝantaroj kun aliaj malgrandaj semomanĝantaj specioj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas rimarkinde homogena, sen subspecioj, kaj laŭ studo, sen genetika variado ĉe la 23 lokoj testitaj (Davis 2001, citante Marten kaj Johnson 1986).

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo de la Laŭrenca kardelo rememoras la usonan ornitologon George Newbold Lawrence.

Bredado[redakti | redakti fonton]

Estas unu el la plej malfacile bredataj kaj havataj en kaptiveco kardeloj; ili bezonas multan areon kaj tre puran akvon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • (June 2001) “A Closer Look: Lawrence's Goldfinch”, Birding 33 (3), p. 212–221. 

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Libro[redakti | redakti fonton]

Davis, J. N. 1999. Lawrence’s Goldfinch (Carduelis lawrencei). In The Birds of North America, No. 480 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Coutlee E. L. (1968a). Comparative breeding behavior of Lesser and Lawrence’s goldfinches. Condor 70 228–242.
  • Coutlee E. L. (1968b). Maintenance behavior of Lesser and Lawrence’s goldfinches. Condor 70 p. 378–384.
  • Karubian J & Swaddle JP. (2001). Selection on females can create 'larger males'. Proceedings of the Royal Society Biological Sciences Series B 268, no 1468. p. 725-728.
  • Kenn Kaufman (1993). Notes on goldfinch identification. American Birds 47, no 1. p. 159-162.
  • Willoughby EJ, Murphy M & Gorton HL. (2002). Molt, plumage abrasion, and color change in Lawrence's Goldfinch. Wilson Bulletin 114, no 3. p. 380-392.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]