Laŭrenca lingvo

Teritorio okupita de la Haudenosaunee en 1535.
La laŭrenca lingvo estis irokeza lingvo, parolata ĝis la 16-a jarcento de la Haudenosaunee de la Sankt-Laŭrenca rivero, en Kebekio kaj en Ontario (Kanado). Jacques Cartier malkovris ĉi tiun lingvon dum sia vojaĝo en Kanado. La nomo de la lando, Kanado, venas el ĉi tiu lingvo.
Ekzemploj[redakti | redakti fonton]
Esperante | Laŭrence |
---|---|
Unu (nombro) | segada |
Du | tigneny |
Tri | asche |
Kvar | honnacon |
Kvin | ouiscon |
Vilaĝo | Canada |
Mia patro | addatht |
Mia patrino | adanahoe |
Mia frato | addagnin |
Mia fratino | adhoasseue |