Laŭrenca tabulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laŭrenca tabulo

La Laŭrenca tabulo[1] (fr. Bouclier canadien, an. Canadian Shield) estas granda regiono kun malprofunda grund-tavolo super parto de la Nordamerika kratono (regiono de profunda, komuna, ligita bazoroko) en orienta kaj centra Kanado kaj apudaj partoj de Usono, kiu konsistas el bazoroko de la antaŭkambria epoko (antaŭ 4,5 miliardoj kaj 540 milionoj da jaroj). La Laŭrenca tabulo estas preskaŭ cirkla, kio donas al ĝi la aspekton de militista ŝildo aŭ giganta huffero, kaj ĝi estas la parto de la Laŭrenca kratono kie la kontinentaj glaĉeroj havis plej multon efikon, forskrapante la grundon kiel profunde ke ankoraŭ hodiaŭ restanta tre malprofundan grund-tavolon.

Hidrografia drenado sur la laŭrenca tabulo ĝenerale estas malbona, parte pro la efikoj de la glaciepoko. La laŭrencan tabulon kovras borealaj arbaroj en la sudo, dum tundro regas en la nordo. Estas malmultaj loĝantoj, kaj la industria evoluo estas malmulta[2], sed la regiono havas grandan potencialon por produktado de energio per akvo, kaj ĝi estas grava fonto de ercoj kaj ligno. Multaj mamuloj, inter ili karibuoj, guloj, musteloj, vizonoj, lutroj, grizaj ursoj, kaj nigraj ursoj, vivas en ĉi tiu regiono[3].

Regiona etendiĝo

Se oni kalkulas la gronlandan parton, la Tabulo estas pli-malpli ronda, kun la nordorienta rando en Gronlando en la nordoriento kaj la Hudsona Golfo meze. Ĝi kovras la plej grandan parton de Gronlando, Labradoron, la plej grandan parton de Kebekio norde de la Sankt-Laŭrenco, la plej grandan parton de Ontario inkluzive la nordan parton de la suda duoninsulo inter la Grandaj Lagoj, la Montaron Adironack en norda Novjorkio, la plej nordan parton de malsupra kaj la tuto de supra Miĉigano, nordan Viskonsinon, nordorientan Minesoton, la centran kaj nordan partojn de Manitobo, nordan Saskaĉevanon, malgrandan parton de nord-orienta Alberto[4], kaj la ĉeftero de la nordaj kanadaj teritorioj oriente de la 110-a (okcidenta) meridiano (Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto)[5]. Entute ĝi ampleksas areon de proksimume 8 milionoj da kvadratkilometroj. Subtere ĝi kovras eĉ pli grandan areon, etendiĝante okcidenten ĝis la Okcidenta Kordilero kaj orienten ĝis la Apalaĉoj.

Kiel parto de la Tabulo iuj kalkulas la bazan rok-strukturon sub la Hudsona Golfo kaj la submarajn strukturojn inter Nordameriko kaj Gronlando, dum aliaj kontraŭas dirante ke nur surfacaj strukturoj kalkuliĝu kiel parto de la Tabulo.

Geologio

La Laŭrenca tabulo estas la videbla parto de la Nordamerika kratonoLaŭrentio.

Tiel granda regiono de malŝirmita, malnova roko postulas klarigon. La nuna geomorfologio de la Tabulo konsistas el maldensa tertavolo sur bazoroko, nekovrita multloke. Ĉi tiun geomorfologion kaŭzis la agado de glaĉeroj dum la lasta glacia epoko, kiu kovris la Tabulon kaj forskrapis la kovraĵon de la bazoroko. La multecon de riveroj kaj lagoj kaŭzas tio, ke la akvokolekta baseno de ĉi tiu regiono estas tiel juna; ĝi ankoraŭ reordigas sin kun la aldona efiko de post-glaĉera resaltiĝo. La Tabulo origine estas regiono de tre altaj montoj - ĝis 12.000 metrojn altaj - kaj multe da vulkana aktiveco, sed dum la paso de jarmiloj erozio forprenis multan materion kreante la nunan topografian aspekton de malalta reliefo.

Tipa vidaĵo de la Laŭrenca tabulo: pinoj, lagoj, marĉoj, kaj roko.

Montoj havas profundajn radikojn kaj flosas sur la pli densa mantelo iom kiel glacimonto sur la maro. Kiam montoj eroziiĝas, iliaj radikoj leviĝas kaj siavice eroziiĝas. La rokoj nun ĉe la surfaco de la laŭrenca tabulo iam estis profunde sub la tersurfaco, kie alta premo kaj temperaturo donis idealajn kondiĉojn por mineraligado.

La Nordamerika kratono estas la bazoroko kiu konsistigas la kernon de la Nordamerika kontinento, kaj la laŭrenca tabulo estas la plej granda malŝirmita parto de la kratona bazoroko.

Minado kaj ekonomio

La Tabulo estas unu el la plej riĉaj regionoj de la mondo se temas pri mineralaj ercoj. En ĝi estas grandaj deponaĵoj de nikelo, oro, arĝento, kaj kupro. Diversloke sur la Tabulo estas minejaj urbetoj, kies loĝantoj vivas de la elprenado de ĉi tiuj mineraloj. La plej granda, kaj plej bone konata, el ĉi tiuj urbetoj estas Aglomeraĵo Sudbury (Ontario). Sudbury konsistigas escepton al la normala procezo de mineral-formigo en la Tabulo, ĉar estas multaj atestaĵoj pri tio ke la Baseno de Sudbury estas malnova kolizi-kratero de meteorito.

Sur la Tabulo, precipe tiu parto en la Nordokcidentaj Teritorioj, oni lastatempe trovis grandajn deponaĵojn de diamantoj. La tuboj de kimberlito en kiu oni trovas diamantojn estas proksime ligitaj kun kratonoj, kiuj provizas la profundan litosferan mantelon bezonata por stabiligi diamanton kiel mineralon. Kimberlitaj erupcioj sekve alportas la diamantojn de 150-kilometra profundeco al la surfaco. Nuntempe la minejoj Ekati kaj Diavik aktive minas kimberlitajn diamantojn.

La Tabulon ankaŭ kovras vastaj borealaj arbaroj kiuj subtenas gravan forstadan industrion.

Referencoj

  1. Poŝatlaso de la Mondo, 1971; la nomo "Laŭrenca tabulo" uziĝas sur fiziografia mapo de Nordameriko je paĝo 30a.
  2. Laŭrenca Tabulo - Columbia Encyclopedia, sesa eldono, 2005
  3. National Geographic - Northern Canadian Shield taiga
  4. Alberta Heritage - Interreta Enciklopedio de Alberto - La Laŭrenca Tabulo en Alberto
  5. Encyclopædia Britannica - Laŭrenca Tabulo