Laŭrenco de Aŭstrio-Este
| Reĝa familio de Belgio | |
|---|---|
Reĝa familio
| |
Arkiduko Lorenz de Aŭstrio-Este, princo de Belgio, civilnome Lorenz Habsburg-Lothringen (naskiĝis la 16-an de decembro 1955 en Boulogne-Billancourt, Francio) estas membro de la belga reĝa familio pro sia geedziĝo al princino Astrid, la nura geedzeca filino de reĝo Alberto 2-a. Li iĝis estro de la duka familio de Modeno en 1996. Li tenas la titolojn Duko de Modeno, Arkiduko de Aŭstrio-Este, Imperia Princo de Aŭstrio, Reĝa Princo de Hungario kaj Bohemio. Lia nobela alparolo estas "Lia Imperia kaj Reĝa Moŝto Princo Lorenz de Belgio".
Frua vivo kaj geedziĝo
[redakti | redakti fonton]Princo Lorenz naskiĝis en la Clinique du Belvédère, Boulogne-Billancourt, Hauts-de-Seine, Francio kiel la dua infano de Roberto, arkiduko de Aŭstrio-Este kaj arkidukino Margareta, naskita princino Margherita de Savojo-Aosta. La 22-an de septembro 1984, Lorenz geedziĝis kun princino Astrid de Belgio, la nura geedzeca filino de la tiama princo de Lieĝo, poste reĝo Alberto la 2-a de Belgio. Ili havis kvin infanojn [1][2]:
- Princo Amedeo de Belgio, Arkiduko de Austria-Este (naskita 1986)
- Princino Maria Laura de Belgio, Arkidukino de Austria-Este (naskita 1988)
- Princo Joachim de Belgio, Arkiduko de Austria-Este (naskita 1991)
- Princino Luisa Maria de Belgio, Arkidukino de Austria-Este (naskita 1995)
- Princino Laetitia Maria de Belgio, Arkidukino de Aŭstrio-Este (naskita 2003)

