Laŭrkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Laŭrkolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Laŭrkolombo 'Columba junoniae'
Ernst Hartert 1916
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Laŭrkolombo (Columba junoniae) estas membro de la familio de birdoj kolomboj nome Kolombedoj, kiu estas endemia en la insularo Kanarioj en tre limigita zono; oni supozas, ke estas nur inter 1 200 kaj 1 500 birdoj.

Tiu palearktisa birdo estas rara loĝanto kaj reproduktanto en la montaro de laŭroj, kio nomigas la specion kiel Laŭrkolombo. La Laŭrkolombo konstruas neston el bastonetoj en arbo, kie la ino demetas unu blankan ovon.

Ĝi estas 40–43 cm longa kaj aspektas tre malhela palumbo. Ĝi estas vere ĝenerale malhelbruna krom la malhela rozkoloreca kaj brilmetala brusto. Ĝi malhavas blankajn markojn, malkiel proksima parenco Palumbo, kio kune kun manko de malhelaj markoj en vosto kaj verdeca kapo diferencigas ĝin el aliaj specioj kaj pli precize el la alia endemisma kolombo de la insularo Kanarioj, nome la Turkiskolombo.

La flugo estas rapida, per regulaj frapadoj, kun eventuala subita flugilvipo, karaktera de ĉiu kolombo. Ĝi ekflugas per laŭta flugilfrapado.

La voĉo estas akra kverado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]