Laŭro de la Akademio de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laŭro de la Akademio de Esperanto
vdr

La Laŭro de la Akademio de Esperanto, aŭ simple la Laŭro de la Akademio estas premio kiun la Akademio de Esperanto «donas al la aŭtoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj»[1]. Endas ke la libro estu arte signifa, lingve perfekta kaj kontribuanta al la evoluigo de la Esperantlingva kulturo.

Jam en fruaj tempoj la Akademio de Esperanto atribuadis al verkistoj premiojn; sed la premio estis aljuĝita la unuan fojon en 2021 en Zamenhof-tago (la 15-a de decembro).

La verkistoj estis, laŭ la jaroj kaj diversaj regularoj, nomumataj “laŭditaj” aŭ “kronitaj”. La verkoj premitaj estis titolitaj "Kronita verko de la Akademio".

Regularo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2021, Akademio de Esperanto starigas renovigis la premion “Laŭro de la Akademio” laŭ la jenaj artikoloj:

Art. 1 – La premio konsistas el diplomo kaj pago de 100 € al la aŭtoro. Ĝi estas aljuĝebla al libro en Esperanto eldonita maksimume kvin jarojn antaŭ la limdato por konsiderado. La verko premiita devas plenumi la sekvajn kriteriojn: esti arte signifa, lingve perfekta kaj evidente kontribui al evoluigo de esperantlingva kulturo.

Art. 2 – La premiota libro devas esti oficiale publikigita en papera aŭ elektronika formo kaj libere akirebla en komune atingeblaj libroservoj aŭ distribuejoj de elektronikaj eldonoj.

Art. 3 – La ĵurio, funkcianta en la nomo de Akademio de Esperanto, konsistas el minimume 5 membroj aprobitaj de la Akademio laŭ propono de la Sekcio pri Literaturo. Aprobo de nova ĵurio okazas dum la du monatoj post la anonco de la antaŭa premio. Verkoj de ĵurianoj ne estas premieblaj.

Art. 4 – Prezentas la libron por la premio iu Esperanto-organizaĵo (landa aŭ internacia asocio aŭ simile), eldonisto aŭ la aŭtoro mem al ajna membro de la ĵurio, kiu plusendas al la aliaj ĵurianoj. La prezentinto disponigas la libron al la ĵurio prefere en elektronika formo. La libroj por la premio estas prezenteblaj dum la tuta jaro, sed por esti konsiderata por la premio en la kuranta jaro ne pli malfrue ol la 30-an de Junio.

Art. 5 – La premio povas esti aljuĝata ĉiujare, se troviĝas indaj kandidatoj. Libro povas esti deklarita gajninto de la premio, nur se la favoraj voĉoj interne de la ĵurio atingas minimume du trionojn de la plena kvanto de ĵurianoj.

Art. 6 – Ĉiujare estas aljuĝata ne pli ol unu premio “Laŭro de la Akademio”. Libro proponita sed ne ricevinta premion en la kuranta jaro povas ricevi la premion poste. Libro de la sama aŭtoro povas ricevi la premion ne pli ofte ol unufoje dum 5 jaroj.

Art. 7 – La rezultoj estas anoncataj la 15-an de Decembro, en la Tago de la Esperanto-Libro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ «Historio de la Akademio de Esperanto» de Carlo Minnaja[2], la sinsekvo de la premiitaj verkoj estas jena:

1914[redakti | redakti fonton]

1923[redakti | redakti fonton]

1924[redakti | redakti fonton]

1927[redakti | redakti fonton]

1928[redakti | redakti fonton]

1929[redakti | redakti fonton]

1930[redakti | redakti fonton]

Post la jaro 1930ª[redakti | redakti fonton]

Post 1930 premioj ne plu estis atribuataj, jen pro manko de konkursantoj, jen ankaŭ tial, ke la regularo postulis, ke la eldonejo sendu senpagajn juĝekzemplerojn (tiutempe paperajn) al la akademianoj (tiutempe maksimume dek ok) kaj tio estis iom peza por la eldonejoj. Sinsekvaj ŝangoj de la statuto de la Akademio ĉiam antaŭvidis la eblecon doni premion aŭ laŭdan mencion por la plej bonaj aperintaj verkoj. Post la reorganiziĝo de la lingvaj institucioj, ankaŭ la nova statuto de la Akademio (1948) antaŭvidas eblecon doni premiojn. Tiu ebleco estis unuafoje aplikita nur en 2021 kun nova regularo, kiu antaŭvidas unu solan premion ĉiujare por verko aperinta en la lasta jarkvino. La ĵurio, aganta nome de la tuta Akademio kaj ŝanĝebla ĉiujare, por la jaro 2021 konsistis el Carlo Minnaja (prezidanto), Javier Alcalde, Edmund Grimley Evans, Nikolao Gudskov, Jesper Jacobsen, Valentin Melnikov, Barbara Pietrzak.

2021[redakti | redakti fonton]

2022[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Statuto de la Akademio de Esperanto», Artikolo 2.
  2. Carlo Minnaja: «Historio de la Akademio de Esperanto», eld. Itala Esperanto-Federacio, 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]