Laŭte!

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭte! estis dumonata liberesprima Esperanto-gazeto por progresemaj esperantistoj eldonata kaj ĉefredaktita de Christian Baudé (Kribo) de 1977 ĝis 2010.

Laŭte! celis plejeble favori liberan esprimadon de ĉiuj siaj abonantoj pri ĉiuj temoj, sen tabuo kaj sen cenzuro. Krome, favori rektajn interrilatojn inter la abonantoj.

Laŭ la redakcio de Laŭte! : « Esperantisto ne estas individuo, kiu vivas nur pro kaj per Esperanto. Ni nature ligas nian scipovon de interpopola lingvo al la ĉiutaga vivo, kun la ĉiutagaj zorgoj, plezuroj kaj strebadoj. Laŭte! spegulas do la realan vivon de siaj legantoj kaj faciligas la interŝanĝojn inter ili. »

Celoj de Laŭte! estis jen difinitaj :

  • esprimi vidpunkton aŭ impreson pri iu ajn temo, pri libro, filmo, muziko
  • trovi helpon por ion aranĝi, organizi
  • profitigi la legantojn de Laŭte! de spertoj, kiu povus utili ankaŭ al aliuloj?
  • diskonigi aktivadon en iu socia, ekzemple ekologia, kultura, politika movado
  • publikigi desegnojn, humuron, anekdotojn, ŝercojn
  • ricevi klarigojn pri iuj malhelaj gramatikaĵoj por izolita Esperanto-lernanto aŭ progresanto

Ĉar Laŭte! estis ne organo de asocio, sed precipe esprimilo, povis aboni ĉiu ajn mondlingvano, komencanta aŭ pli lerta, sendistinge de fako aŭ tendenco, kiu deziris ja aktive interŝanĝi, pli ol pasive ricevi pliajn E-gazetojn.

Aperadis 6 numeroj jare. Kiam eblis, aperis kroma numero (literatura suplemento). Ĉiu numero ampleksis minimume 36 paĝojn (72-paĝaj numeroj en A5-formato). Tiuj de 2003 enhavis krome K-diskon. Nova abonanto donace ricevis unu el la plu disponeblaj tekstoj de la broŝura serio. Prioritate aperis tekstoj originale verkitaj de abonantoj mem. Ĝi principe evitis publikigi artikolojn jam aperintajn aliloke. Ankaŭ kontribuoj de komencantoj estis bonvenaj. Abundis la regulaj rubrikoj laŭ iniciatoj de la abonantoj-kontribuantoj: Debato, Ĉies voĉo (reagoj al aperintaj artikoloj), Poezio, Lingva angulo, Felietonoj, Poŝtarto...

Paralele eldoniĝis serio da broŝuroj (ĝis nun pli ol 200 titoloj) aparte mendeblaj.

En jaro 2003, estis ĉ. 300 legantoj; duono loĝis en Francio, kaj la cetero en aliaj landoj tutmondaj. Ĉiujardue aperis adresaro de la abonantoj. Kutime kontribuis ĉirkaŭ 70 por animi la gazeton.

Oni povis viziti la sidejon de la gazeto, eksmuelejon kun 7-hektara bieno, en Beauville (Lot-et-Garonne), kaj tie aranĝi renkontiĝojn.

Lasttage de la Vilno-a UK 2005, revuo Laŭte! ricevis la 3-an premion de la Premio Grabowski, je 170 dolaroj. De (? kiu povas konfirmi ?) post la lasta numero novembro/decembro 2010, Laŭte ĉesis aperi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]