Laŭteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Laŭteco de sono estas mezuro por tio, kiel laŭte homo sentas sonon.

Male al la objektive mezureblaj amplitudo aŭ sonforto (ekz. kiel sonpremo resp. kiel sonprema nivelo) laŭteco koncernas la subjektive sentitan aŭditaĵon. La perceptata laŭteco estas psikakustika mezuro, kiu dependas de pluraj faktoroj: la sonprema nivelo, la frekvencospektro kaj ankaŭ la tempopaso.

Laŭteco kiel muzika parametro estas ege emociiga kaj do ofte objekto de akra priestetika diskuto. Pro iu profunda akra sento oni ja asocias laŭtecon kun grandeco kaj potenco. Kritikado de laŭeco do povas enhavi neelbuŝigata estetika juĝo. Kion mi ŝatas, tio rajtas laŭti, sed kion mi malŝatas, tio mallaŭtu.

Akustiko[redakti | redakti fonton]

Mezuroj por la priskribo de laŭteco estas

  • la laŭteconivelo kun la mezurunuo Fono
  • la laŭteco kun la mezurunuo Sono

La laŭteconivelo estas psikoakustika komparmezuro, kiu priskribas, kian sonpreman nivelon havu sinustono kun frekvenco de 1000 Hz, por ke oni sentas tiun ĉi tonon same laŭta kiel la observata aŭdevento. Je sonfrekvenco de 1000 Hz sonprema nivelo, mezurata en decibeloj, kongruas kun laŭtecnivelo, mezurata en Fonoj. Alifrekvencaj sinustonoj samkiel kompleksaj soneventoj tamen postulas aliajn sonpremajn nivolojn por atingi la saman laŭtecoimpreson. Kiun sonpreman nivelon je kiu frekvenco bezonas unuopa tono, por atingi la saman laŭtecoimpreson, tion priskribas la "kurboj de samaj laŭteconiveloj" (izofonoj).

Dum kiam la laŭteconivelo komparas la sentatajn laŭtecojn kun la laŭteco de referencosignalo, la laŭteco en Sonoj rekte indikas, kiom laŭte homo sentas la sonon. La laŭteco en Sonoj estas psikakustika mezuro. Sono de la laŭteconivelo de 40 Fonoj havas la laŭtecon 1. Sono sentata duoble laŭta ricevas duoblan laŭtecovaloron, sono sentata duone laŭta ricevas la duonan laŭtecovaloron.

Laŭteconivelo en Fonoj kaj Laŭteco en Sono estas unu kun la alia transkalkuleblaj, sed ne la valorigita sonpremonivelo en dBA.

Muziko[redakti | redakti fonton]

En la muziko laŭteco estas unu el la muzikaj parametroj de unuopa tono; pli ekzakta nomo estus „psikakustika dinamiko“.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]