La-Aglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La-Aglo
komunumo de Italio • urbo
Ŝtato  Italio
Regiono Abruco
Provinco AQ La-Aglo
Geografia situo 42° 21′ N, 13° 24′ O (mapo)42.3513.4Koordinatoj: 42° 21′ N, 13° 24′ O (mapo)
Alto super marnivelo 714 m
Areo 466 km²
Loĝantaro 69 558 (2023)
Loĝdenso 147 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Arischia, Coppito, San Vittorino, Paganica, Aragno, Roio, Pianola, Tempera, Sassa
Najbaraj komunumoj Antrodoco (RI), Barete, Barisciano, Borgorose (RI), Cagnano Amiterno, Campotosto, Capitignano, Crognaleto (TE), Fano Adriano (TE), Fossa, Isola del Gran Sasso d'Italia (TE), Lucoli, Magliano de' Marsi, Ocre, Pietracamela (TE), Pizzoli, Rocca di Cambio, Rocca di Mezzo, Santo Stefano di Sessanio, Scoppito, Tornimparte, Villa Sant'Angelo
Patrono Massimo d'Aveia, abato Equizio, papo Celesteno la 5-a, Bernardino da Siena
Festa tago 10-a de junio
Nomo de loĝantoj aquilani
Poŝtkodo 67100
Imposta kodo A345
Kodo laŭ ISTAT 066049
Telefona prefikso 0862
Retpaĝo http://www.comune.laquila.it/
Loko en mapo
vdr

La-Aglo (itale L'Aquila) estas komunumo de Italio. Ĝi estas la ĉefurbo de la regiono Abruco kaj de la samnoma provinco de La-Aglo, kvankam la ĉefa urbo de la regiono laŭ loĝantaro estas nuntempe Peskaro.

Panoramo


Historio[redakti | redakti fonton]

En 1254 reĝo Konrado la 4-a permesis la fondon de urbo Aquila. Niccolò dell'Isola (1230 - 1284) estis itala soldato, grava persono en la mezepoka historio de la urbo L'Aquila.

En 1861 oni renomis ĝin Aquila degli Abruzzi. En 1939 ĝi ricevis sian nunan nomon.

En la urbocentro troviĝas multaj konstruaĵoj de mezepoko kaj de la frua moderna epoko.

Tertremoj[redakti | redakti fonton]

La 6-an de aprilo 2009 grandaj partoj de la malnova urbo de L’Aquila estis detruitaj per forta tertremo. Ĉefe laŭlonge de la strato Via XX. Settembre la damaĝoj estis grandaj. La plej gravajn detruojn tamen suferis la vilaĝoj en la orienta parto de la komunumo.

Multaj tertremoj ĝenis La-Aglon jam antaŭ la lasta en 2009. En 1703 du gravaj tertremoj okazis la 14-an de januaro kaj la 2-an de februaro, mortigis pli ol 6000 homoj kaj detruis multajn konstruaĵojn. Alia grava tertremo okazis la 9-an de septembro 1349 kun ĉirkaŭ 800 mortintoj (La-Aglo estis tiam pli malgranda ol hodiaŭ). Ankaŭ la tertremo okazinta la 26-an de novembro 1461 estis forta, kvankam ĝi mortigis malpli da homoj (ĉ.150).

Malpli fortaj tertremoj okazis ekzemple en 1315, 1646, 1672.

Iom konataj urbanoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1955, dum la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Bolonjo, la 11-a Internacia Junulara Kongreso okazis en L'Aquila.

En 2009, la 33-a Internacia Junulara Festivalo estis antaŭvidita en la samregiona ĉemara urbo Giulianova, kaj estis planita tuttaga ekskurso al L'Aquila; pro la tiujara tertremo, tamen, la festivalo estis nuligita. Teamo de Itala Esperantista Junularo atingis ĉiukaze Giulianova por kolekti manĝaĵojn en amasvendejoj, per donacoj de la tieaj loĝantoj, kaj liveri ilin al la tertremita regiono.

Santa Maria di Collemaggio.
Placo de San Pietro
La fronto de baziliko San Bernardino.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]