La Addams Familio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Addams Familio
fikcia familio
Kreita de Charles Addams
Informoj
vdr

La Addams Familio (angle The Addams Family) estas fikcia familio elpensita de la usona ilustristo Charles Addams en 1937. Kun la paso de la tempo, la roluloj iĝis la herooj de televidserialo, animaciaj serioj kaj kvar plenlongaj filmoj. Charles Addams komencis eldoni la familiajn intrigojn en la revuo The New Yorker. La roluloj iĝis tre popularaj, kaj dum tempo, al Morticia Addams kaj ŝia servisto Larch, kun kiuj Addams komencis la serion, estis akompanitaj fare de aliaj roluloj de la Addams familio.

La Addams Familio estas parodio de tipa tute-usona familio: du amaj gepatroj, infanoj, avino, dorlotbesto. Sed kontraste kun averaĝa usona familio, kiu preskaŭ ĉiam rekomendas burĝajn valorojn kaj sanktigas politikan ĝustecon, la membroj de la familio Addams enamiĝas al la gotiko, la grotesko kaj la makabro. Ili ofte traktas morton, suferon kaj mallumon. En la glora dinastio de la familio oni povas trovi famajn murdintojn, sorĉistinojn, magiistojn kaj ĉiajn specajn frenezajn homojn. Ĉiuj ili estas fonto de fiero kaj inspiro por la familio. Ili ne timas la supernaturon, sed vivas ĝin ĉiutage. Fakte, preskaŭ la sola afero, kiu vere timigas ilin, estas la "normalaj" homoj ĉirkaŭ ili.

La unua televidserialo kiu prezentis la intrigojn de la familio Addams, estis elsendita de 1964 ĝis 1966 sur ABC kiel situacikomedio miksita kun nigra humuro kaj hororo. La spektaklo estis forigita post du sezonoj kiam alia CBS serialkomedio kun simila stilo, The Munsters, ricevis pli altan enŝaltkvoton. Tamen, eĉ post kiam la serio finiĝis, ŝi daŭre havis adorantojn. Poste, bildstriserio estis publikigita kiu estis sukcesa, du filmoj kaj unu filmo kiu estis distribuita rekte al vidbendo, same kiel refilmigo de la unua televidserialo, kiu estis elsendo sur la Fox Family kanalo de 1998 ĝis 1999 kaj estis nomita. La Nova Addams Familio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]