La Adrada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Adrada
La Adrada (Ávila).JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05430 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 757  (2021) [+]
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 18′ N, 4° 38′ U (mapo)40.299166666667-4.635Koordinatoj: 40° 18′ N, 4° 38′ U (mapo) [+]
Alto 624 m [+]
Areo 58 km² (5 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de La Adrada
Situo de La Adrada

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo La Adrada [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Adrada [laaDRAda] estas municipo en la sudoriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo La Adrada estas etimologie devena el araba dar (domo) aŭ "adra", alude al disdono de akvo por irigacio, aŭ el "hiedra" (hedero); ĉiukaze estas aliaj similaj loknomoj en Hispanio, nome Adrados, Ledrada (El Hedrada en 1470), aŭ Las Hedradas.

La Adrada en la provinco Avilo.
Sonorilturo de la preĝejo.
Panoramo kaj la kastelo fone.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 58,67 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2757 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, sed tute male kiel komarka centro akiris 1200 el la komenco de la 20-a jarcento devenaj ĉefe el apudaj loĝlokoj. Ĝi distas 75 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Navaluenga, El Barraco, Piedralaves, Sotillo de la Adrada, La Iglesuela del Tiétar (Toledo), Fresnedilla kaj Higuera de las Dueñas. La Adrada estas en la orienta parto de la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar je altitudo de 634 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Frua mencio estas de 1250. En 1274 oni havis plugorajton, konfirmita de Ferdinando la 4-a en 1305, kio permesis aldonon de agrikulturo al pli fruaj rimedoj pro forstado, ĉasado kaj brutobredado. En la 15-a jarcento La Adrada estis kapo de senjorlando kiu enhavis ankaŭ domarojn de Sotillo de la Adrada, La Iglesuela, Piedralaves, Casavieja, Fresnedilla kaj Casillas, kio poste iĝis markizlando. El 1627 ĝis 1651 okazis proceso kontraŭ Avilo, el kio rezultis pagoj el kiuj la lasta pluis ĝis 1970. En la 18-a jarcento oni produktis paperon.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Plej vizitinda loko estas la kastelo, krom preĝejo de la 16-a jarcento, placo kaj ĉirkaŭaĵoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]