La Aldehuela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Aldehuela
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05593
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 148  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 25′ N, 5° 25′ U (mapo)40.410833333333-5.4091666666667Koordinatoj: 40° 25′ N, 5° 25′ U (mapo) [+]
Areo 17 km² (1 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Aldehuela (Provinco Avilo)
La Aldehuela (Provinco Avilo)
DEC
La Aldehuela
La Aldehuela
Situo de La Aldehuela
La Aldehuela (Hispanio)
La Aldehuela (Hispanio)
DEC
La Aldehuela
La Aldehuela
Situo de La Aldehuela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Aldehuela [+]
vdr

La Aldehuela [laldeŬEla] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo La Aldehuela estas komprenebla etimologie kiel La Domareto.

La Aldehuela en la provinco Avilo.
Preĝejo.
Brutotrinkujo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de La Aldehuela, plus 3 kromaj loĝlokoj nome Los Molinos, Las Navas kaj El Rehoyo, plus tri iamaj loĝlokoj, nun senhomaj, nome Solanas del Carrascal, Las Solanillas kaj El Hito.

Ĝi okupas totalan areon de 17,15 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 147 loĝantojn. Ĝi perdis 450 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 74 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun La Horcajada, Hoyorredondo, Santiago del Collado, Santa María de los Caballeros, Aldeanueva de Santa Cruz kaj Avellaneda. Ĝi estas sur la norda deklivaro de la Sierra de Villafranca sur la valo de la rojo Caballeruelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La municipo estis integrita en la Senjorlando de Valdecorneja la 27an de Februaro 1444 kun la nomo de Aldehuela de Sancho Benito. Ĉirkaŭ 1497 oni atingis ioman aŭtonomecon. En La Aldehuela naskiĝis en 1527 Fernando de Toledo – kiu estos Superulo de la Ordeno de Malto–, ekstergeedza filo de Fernando Álvarez de Toledo, 3a Duko de Alba, kaj de loka muelistino. Tio estos referencita de Lope de Vega en lia komedio La Aldehuela.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj ĉefe brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]