La Aleksiado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Aleksiado (greke Αλεξιάδα Aleksiada) estas verkaĵo verkita ĉ. 1148 de la bizanca historiistino Ana Komneno, filino de la imperiestro Aleksio la 1-a Komneno.

En la verkaĵo, ŝi rakontas la politikan kaj militistan historion de la Bizanca Imperio dum regado de ŝia patro (1081-1118), kio igas ĝin unu el la ĉefaj fontoj pri la tiuepoka Bizancio.

Oni scias ke Ana Komneno estis tre klera virino, tio estas atestata en sia verkaĵo "La Aleksiado" referenco al la "Iliado" de la poeto Homero.

Eksteraj rilatoj[redakti | redakti fonton]