La Aventuroj de Tom Sawyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Adventures of Tom Sawyer
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Mark Twain
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1876
Loko Usono
Ĝenro rakontado • formadromano • aventura fikcio
Loko de rakonto Misurio
vdr

La Aventuroj de Tom Sawyer [Sojer] (angle The Adventures of Tom Sawyer) estas libro de fama usona verkisto Mark Twain [Mark Tvejn], publikigita en 1876. Ankaŭ estas sekvaĵo, La Aventuroj de Huckleberry Finn.

Ĝi estas la rakonto pri la knabo Tom Sawyer, kiu vivas en Usono en la unua duono de la 19-a jarcento, kaj lia ĉiutaga vivo kaj petolema miskonduto.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Tom Saywer vivas kun sia onklino Polly [Poli] en la fikcia loko St. Petersburg Misurio. Ĝi rakontas pri lia ĉiutaga vivo, kiel iri al la lernejo, kaj enamiĝi al lia samklasulino Rebecca "Becky" Thatcher [Rebeka "Beki" Tetĉer]. Iam Tom kaj sia amiko Huckleberry Finn [Heklberi Fin] kaj Joe Harper [Ĝo Harpr] forkuris de la hejmo por ludi piratojn sur la rivero Misisipo. Ĉe la fino de la rakonto Tom erarvagis en kavo, kie li trovis kaŝitan trezoron kiu tre riĉigis ilin.
La fikcia loĝloko St. Petersburg estas reala urbeto Hannibal, Misurio, kie Mark Twain travivis sian junecon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]