La Bañeza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Bañeza
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24750
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 047  (2023) [+]
Loĝdenso 510 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 5° 54′ U (mapo)42.2975-5.9016666666667Koordinatoj: 42° 18′ N, 5° 54′ U (mapo) [+]
Alto 772 m [+]
Areo 19,71 km² (1 971 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Bañeza (Provinco Leono)
La Bañeza (Provinco Leono)
DEC
La Bañeza
La Bañeza
Situo de La Bañeza
La Bañeza (Hispanio)
La Bañeza (Hispanio)
DEC
La Bañeza
La Bañeza
Situo de La Bañeza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Bañeza [+]
vdr

La Bañeza [labaNJEza] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de La Bañeza (Tero Banjeza), en la suda centro de la provinco, kaj en tradicia areo de La Valduerna, inter Paramo kaj Teleno. La Bañeza estas komprenebla etimologie kiel Bieno de Bani Eiza.

Komarkoj de la provinco Leono; La Bañeza sude, centre, violkolora.
Placo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj La Bañeza, San Mamés de la Vega kaj Santiago de la Valduerna, okupas totalan areon de 19,71 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 10 068 loĝantojn. Ĝi akiris ĉirkaŭ 7 000 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al tiu urbo kiu disponas el servoj. Inter migrantoj hegemonias bulgaroj, kolombianoj kaj marokanoj.

Ĝi distas 57 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Palacios de la Valduerna, Soto de la Vega, Regueras de Arriba, Santa Elena de Jamuz kaj Cebrones del Río. Ĉefa rivero estas Órbigo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado, kaj poste de visigotoj; en Mezepoko okazis reloĝado en la 9-a jarcento fare de la grafo Gatón el la kernoj de San Pedro de Périx kaj de la mozaraboj de Bani Eiza, de kie venas Bañeza. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo kaj pro la Karlismaj Militoj. Ĝi estis sidejo de markizlando dum la Moderna epoko, kaj fine de la 19-a jarcento startis la ekonomia kaj urba, en kiu gravis la alveno de la fervojo Plasencia-Astorga en 1896. En 1936 dum la Hispana Enlanda Milito estis ekzekutita la urbestro Isaac Nistal Blanco kaj naŭ personoj plie.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. En industrio gravas sukerfabriko el beto. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, muzeoj, festoj, kuirarto), sed ĉefe servoj kaj komerco.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]