La Bona Dinosaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Bona Dinosaŭro
Originala titolo The Good Dinosaur
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 25 nov. 2015
Ĝenro komedia filmo, fantasta filmo, aventura filmo, amikopara filmo, porfamilia filmo, komedia dramo
Reĝisoro(j) Peter Sohn
Produktisto(j) Denise Ream
Scenaro Meg LeFauve
Muziko Mychael Danna, Jeff Danna
Ĉefrolantoj sen valoro
Produkto Pixar · Walt Disney Pictures
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

La Bona Dinosaŭro (angle: The Good Dinosaur) estas animacia usona filmo distribuita en 2015.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

En alterna universo, la tero neniam estis trafita de asteroido kaj dinosaŭroj neniam formortis, juna Apatosaŭro nomata Arlo perdas sian patron en tragika akcidento. Unu tagon, Arlo falas en riveron kaj roko batas lin. Li iĝas senkonscia. Li estas malproksima de sia hejmo. Provante trovi vojon reen al la Ungegaj Dentaj Montoj, li amikigas prahomon, kiun li nomas "Spot".