La Châtelaine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Châtelaine
komunumo
komunumo en Francio
Administrado
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Jura
Arondismento Dole
Kantono Arbois
INSEE kodo 39116 [+]
Poŝtkodo 39600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 153  (2021) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 52′ N, 5° 49′ O (mapo)46.8747222222225.8183333333333Koordinatoj: 46° 52′ N, 5° 49′ O (mapo) [+]
Areo 13,17 km² (1 317 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Châtelaine (Jura)
La Châtelaine (Jura)
DEC
La Châtelaine
La Châtelaine
Situo de La Châtelaine
La Châtelaine (Francio)
La Châtelaine (Francio)
DEC
La Châtelaine
La Châtelaine
Situo de La Châtelaine

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Châtelaine [+]
vdr

La Châtelaine estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Jura, nomita laŭ la montaro Ĵuraso, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté). Fine de 2021 en la komunumo vivis 153 loĝantoj sur areo de 13,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Dole kaj al la kantono Arbois.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Châtelaine situas sur la unua altebenaĵo de Ĵuraso ĉe la bordo de la klifo de la sakvalo de Les Planches-près-Arbois.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis spurojn de homoj el la Prahistorio sur la teritorio de la komunumo. La unua skribaĵo kiu parolas pri la mezepoka kastelo datiĝas de la 11-a jarcento. Ĝi estis rekonstruita dum la 14-a jarcento, sed en 1480, la armeo de Ludoviko la 11-a detruis la kastelon. La Châtelaine iĝis franca en 1678 post la traktato de Nijmegen, kiam la Franĉ-Konteo iĝis franca.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

artefaritaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de la vilaĝo estis konstruita dum la 17-a jarcento, kaj la sonoril-turo estis aldonita dum la 19-a jarcento. Ene videblas riĉa heredaĵo, notinde oni trovas statuon de Dipatrino kun Infano el alabastro(16-a jarcento), relikvujo-n(18-a jarcento) kaj hostiujo-n el arĝento (17-a jarcento).

La ĉapelo "Notre-Dame" datiĝas de la 19-a jarcento.

Ĉeestas ankaŭ ruinaĵoj el la kastelo mezepoka.

naturaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Loka famulo[redakti | redakti fonton]

La grafino Mahaut d'Artois vivis en la kastelo dum la 13-a jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj de la Châtelaine, kiuj laboras surloke, perlaboras en la unuaranga sektoro (agrikulturo kaj arbara mastrumado). Ĉeestas ankaŭ turismaj laboroj (Estas hotelo kaj restoracio en la vilaĝo). Plejparte la loĝantoj iras perlabori eksteren.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo en La Châtelaine ekde 1793
Loĝantara evoluo en La Châtelaine ekde 1793
1793 1800 1806 1821 1831 1836 1841 1846 1851
210 234 237 204 186 202 190 159 185
1856 1861 1866 1872 1876 1881 1886 1891 1896
183 203 213 180 178 172 177 166 209
1901 1906 1911 1921 1926 1931 1936 1946 1954
188 178 167 158 119 134 120 123 119
1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2008 2009
107 111 108 123 120 133 137 130 127

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]