La Chaux-du-Milieu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Chaux-du-Milieu
Blazono de La Chaux-du-Milieu
Blazono de La Chaux-du-Milieu
Blazono de La Chaux-du-Milieu
Bieno Grand Cachot en La Chaux-du-Milieu
Bieno Grand Cachot en La Chaux-du-Milieu
Bieno Grand Cachot en La Chaux-du-Milieu
komunumo en Svislando
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Le Locle
Koordinatoj  47° 0′ 54″ N 6° 42′ 12″ O / 47.01500 °N, 6.70333 °O / 47.01500; 6.70333 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 54″ N 6° 42′ 12″ O / 47.01500 °N, 6.70333 °O / 47.01500; 6.70333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 464
Areo 17,28 km²
Alteco 1081 m super marnivelo
Poŝtkodo 2405
Komunumkodo 6435
Mapo de La Chaux-du-Milieu
Mapo de La Chaux-du-Milieu
Mapo de La Chaux-du-Milieu
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

La Chaux-du-Milieu estas komunumo en la distrikto Le Locle en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 464 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Chaux-du-Milieu situas en la Neŭŝatela Ĵuraso sudokcidente de Le Locle en altmontara valo sur alteco de 1081 m s.m. La komunumo konsistas el la vilaĝoj La Chaux-du-Milieu, Le Cachot de Vent, Le Cachot, Le Cachot de Bise, La Forge, La Clef d'Or kaj Le Quartier. Krome al la komunumo apartenas multnombraj izolitaj bienoj disdonitaj sur la tuta komunuma teritorio.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,28 km², de kiuj 48,3% estas kovritaj de arbaro, 49,1% servas por agrikulturo kaj 2,5% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo La Chaux-du-Milieu limas en nordoriento al Le Locle, en sudoriento al Les Ponts-de-Martel, en sudokcidento al La Brévine, kaj en nordokcidento al Le Cerneux-Péquignot.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas en oriento al kantona ĉefvojo n-ro 170 de Le Locle tra Les Ponts-de-Martel al Neŭŝatelo. De tiu vojo deflankiĝas en Le Quartier la vojo n-ro 2325 tra la vilaĝo La Chaux-du-Milieu al La Brévine. Kaj de la vilaĝo kondukas sudorienten la vojo n-ro 2328 ĝis Grande Joux, kie ĝi konektiĝas al la ĉefvojo n-ro 170. Per poŝtaŭtolinio de Neŭŝatelo al Le Locle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de La Chaux-du-Milieu datiĝas el la jaro 1310 kiel calvum de Escoblon. La Grafo de Neŭŝatelo pruntis en la jaro 1310 en La Chaux-du-Milieu terenojn al la loĝantoj de Morteau en la Libergrafejo Burgonjo. Ek de la frua 16-a jarcento loĝantoj de Le Locle eksetlis en la regiono. Ili tamen ĝis 1716, kiam estis konstruita propra preĝejo en La Chaux-du-Milieu, plu apartenis al la paroĥo de Le Locle. Ĝis 1821 la vilaĝoj apartenis al al tribunaloj de Travers kaj Rochefort kaj ek de tiam ĝis 1848 al la tribunalo de La Brévine. La politika komunumo La Chaux-du-Milieu estis fondita en la jaro 1825.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]