La Chorrera (Panamo)
La Chorrera | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 68 896 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 3 035 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 8° 53′ N, 79° 47′ U (mapo)8.8792-79.7822Koordinatoj: 8° 53′ N, 79° 47′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 22,7 km² (2 270 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La Chorrera estas urbo situanta en la provinco Okcidenta Panamo (Panamo), Ĝi estas administra centro de la provinco kaj de la samnoma distrikto. La Tut-Amerika Ŝoseo pasas tra la urbo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en la centro de la lando, proksimume 7 kilometrojn norde de la Pacifika marbordo kaj proksimume 30 kilometrojn sudokcidente de Panamurbo, la ĉefurbo de la lando.
Laŭ la stato de 2010 en la urbo vivis 68 896 loĝantoj sur areo de 22,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 035 loĝantoj/km².
La Chorrera estis fondita la 12-an de septembro 1855. La origino de la nomo estas neklara, sed verŝajne ĝi originas de la multaj akvofaloj (hispane chorros) en la areo.
La urboestis parto de la provinco Panamo ĝis 2014 kiam 5 distriktoj estis disigitaj de la provinco kaj kunigitaj por krei la novan provincon nomatan Okcidenta Panamo. La Chorrera estis designita kiel la ĉefurbo de la nova provinco.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La teroj en la areo de La Chorrera estas sufiĉe fekundaj kaj ili kreskas, interalie, ananasojn, rizon, maniokon, kaj sukerkanon.