Liono en 1869 vidita el La Croix-Rousse: videblas la du riveroj de Rodano kaj Saono kaj dekstre la monteto Fourvière.
La Ruĝema Kruco (franceLa Croix-Rousse) estas kvartalo de la franca urbo Liono. Ĝi troviĝas sur la la norda monteto de la centro. Ĝi similas vilaĝon en la urbo, kaj en la pasinteco ĝi vere estis aparta vilaĝo, tiu de la silklaboristoj, antaŭ ol esti integrita en la urbo en 1852.
La sola dentorada metroo de la mondo ligas la kvartalon al la cetero de Liono.