Diesse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Croix (Diesse))
Diesse
Blazono de Diesse
Blazono de Diesse
Blazono de Diesse
Diesse
Diesse
Diesse
former municipality of Switzerland • setlejo
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 La Neuveville
Geografia situo CH1903: 575671 / 218304 (mapo)47.1152777777787.1180555555555Koordinatoj: 47° 7′ N, 7° 7′ O; CH1903: 575671 / 218304 (mapo)
Nombro de loĝantoj 444
Areo 9,44 km²
Alteco 838 m super marnivelo
Poŝtkodo 2517
Komunumkodo 0721
Mapo de Diesse
Mapo de Diesse
Mapo de Diesse
vdr


Diesse (malnova germanlingva nomo Tess) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto La Neuveville kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 444 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Diesse situas sur alteco de 838 m s.m. 3 kilometrojn norde de la Lago de Bielo sur la altebenaĵo de la Monto de Diesse (en germana lingvo Tessenberg), ĉe la suda flanko de la ĵurasa montoĉeno Chasseral, proksimume 10 kilometrojn okcidente de Bielo. La komunumo Diesse konsistas el la vilaĝo Diesse kaj la setlejoj Fin de Chenaux en oriento kaj La Croix en okcicento. La altebenaĵon de Diesse senakvigas la rojo La Douanne en sudo de la komunum.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,48 km², de kiuj 47,2% estas kovritaj de arbaro, 47,9% servas por agrikulturo kaj 4,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Diesse limas en okcidento kaj nordo al Nods, en oriento al Lamboing, kaj en sudo al Prêles.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Diesse situas flanke de la gravaj trafikvojoj ĉe la kantona vojo 1325 de Nods al Frinvillier. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimume 5 kilometrojn sudokcidente de la komunumo apud La Neuveville. Per la poŝtaŭtolinio de Nods al La Neuveville la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Diesse datiĝas el la jaro 1178 jam sub la aktuala nomo Diesse. Dum mezepoko ĝis la Franca Revolucio de 1797 Diesse estis la ĉefloko de la Majorejo Tessenberg en la Prinsepiskoplando Bazelo. Ek de 1798 ĝis 1815 apartenis al Francio, unue al la departemento Mont-Terrible kaj poste al la departemento Haut-Rhin. Per la Viena Kongreso de 1815 ĝi estis atribuita al Kantono Berno kaj une atribuita al la distrikto Erlach kaj ek de 1846 al la distrikto La Neuveville, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berna Ĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]