Ming-dinastiaj tomboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ming-dinastiaj tomboj
tombo
vidindaĵotombejo [+]

LandoĈinio

SituoNankino
- koordinatoj40° 15′ 12″ N, 116° 13′ 3″ O (mapo)40.253333333333116.2175Koordinatoj: 40° 15′ 12″ N, 116° 13′ 3″ O (mapo)
Areo8,23 km² (823 ha) [+]

Ming-dinastiaj tomboj (Pekino)
Ming-dinastiaj tomboj (Pekino)
DEC
Ming-dinastiaj tomboj
Ming-dinastiaj tomboj

Map
Ming-dinastiaj tomboj
Vikimedia Komunejo:  Thirteen Tombs of the Ming Dynasty [+]
vdr
Statuo en la Ming-tomboj.

La Ming-tomboj estas kolekto de maŭzoleoj kontruitaj de la imperiestroj de la Ming dinastio de Ĉinio. La tombo de la unua imperiestro Ming estas proksime al ties ĉefurbo Nankino. Tamen, la majoritato de la Ming-tomboj estas are proksime de Pekino kaj kolektive konataj kiel Dek Tri Maŭzoleoj de Ming-dinastio (ĉine 明十三陵, pinjine: Míng Shísān Líng; laŭvorte 'Dek Tri Maŭzoleoj de Ming-dinastio'). Ili estas ene de la ĉeurba Ĉangping Distrikto de Pekina Municipo, 42 kilometrojn nord-nordokcidente de la urbocentro de Pekino. La loko, sur la suda deklivaro de Tianŝu Monto (origine Huangtu Monto), estis elektita baze sur la principoj de fengŝuo fare de la tria Ming imperiestro, nome Jongleo. Post la konstruado de la Imperia Palaco (Malpermesita Urbo) en 1420, la Jonglea imperiestro elektis sian tombolokon kaj kreis sian propran maŭzoleon. La postaj imperiestroj lokigis siajn tombojn en la sama valo.

La tomboj estis konstruitaj inter la jaroj 1409 kaj 1609. En Julio 2000 ili estis deklaritaj kiel Monda heredaĵo de Unesko, kaj ricevis ampleksigojn de la protektita areo en la jaroj 2003 kaj 2004, kun zono de protektado de 338'34 ha kaj respektozono de 2.365'04 ha.

Bildoj[redakti | redakti fonton]