La Dhuys (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Metro-M.svg

La Dhuys
Lokigo
Lando Francio
Komunumo Montreuil
Geografia situo 48° 52′ 39″ N, 2° 27′ 54″ O (mapo)48.877536111112.4651Koordinatoj: 48° 52′ 39″ N, 2° 27′ 54″ O (mapo)
Situo de La Dhuys
Historio
Malfermo 2022-2023
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Metro-linio M11Paris m 11 jms.svg
Information icon.svg
vdr

La Dhuys estas la provizora nomo (antaŭe La Boissière) de estonta stacio sur linio 11 de la Metroo de Parizo.

Stacio[redakti | redakti fonton]

En 2023, la stacio priservos nordon de komunumo Montreuil kaj kvartalon de la Boissière de Rosny-sous-Bois[1].

Ĝi ŝuldas sian nomon al proksimeco de Strato de la Dhuys en Noisy-le-Sec, kiu mem portas la nomon de rivero de departemento Aisne, la Dhuis, kies akvo estas kaptita por provizi Parizon tra akvedukto de la Dhuis.

La stacio situos lime de ambaŭ komunumoj, apud Civito Boissière kaj kvartalo de la Boissière, sub privata konstruita tereno, inter Bulvardo de la Boissière, en Montreuil, kaj Strato de la Dhuys, en Rosny-sous-Bois[2].

La stacio disponos pri du alirejoj, sur Bulvardo de la Boissière sude kaj sur Strato de la Dhuys norde. Ĝi integriĝos en plano de valorigo de Les Hauts de Montreuil, objekto de grandega projekto en kiu estas planita zono Boissière-Acacia[3].

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

  • Paris logo bus jms.svg RATP 102 129 301 545

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]