La dormanto vekiĝas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Dormanto Vekiĝas)
La Dormanto Vekiĝas
La Dormanto Vekiĝas
La Dormanto Vekiĝas
Aŭtoro Herbert George Wells
Eldonjaro 1929
Urbo Londono
Eldoninto The Esperanto Publishing Company Limited
Paĝoj 210
vdr

La Dormanto Vekiĝas (angle The Sleeper Awakes) estas malutopia romano de H. G. Wells pri viro, kiu dormas ducent tri jarojn, kaj tiam vekiĝas en tute ŝanĝita Londono, kiam, pro la interezo de sia bankkonto, li estas la plej riĉa viro en la mondo.

Ĝi unue anglalingve aperis en la jaro 1899 kun la titolo When The Sleeper Wakes (esperante Kiam la Dormanto Vekiĝas). Wells, kiu malŝatis multajn partojn de sia originala versio, reverkis la romanon en 1910.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La romanon esperantigis Albert Frank Milward en 1929; la verko ampleksas 210 paĝojn.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Multaj el la antaŭdiraĵoj, faritaj jam antaŭ 30 jaroj, efektiviĝis; aliaj feliĉe ne. La traduko ĝenerale bona kaj komprenebla, tamen parte montras stilon malglatan 
— 1929, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 183
Citaĵo
 Do, bona libro, tre agrable legebla kaj plena je elpensoj fortigaj. Ni salutu tiun genian, honestan aŭtoron, dankante lin pro lia sincera homliberiga laboro. En la traduko estas sufiĉe multaj lingvaj kaj presaj eraroj. Bela eldono agrabla por la okulo. 
— Ĵief en Sennaciulo, 21-a de novembro 1929, paĝo 95[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.