La Ekzorcisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Exorcist
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro William Peter Blatty
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1971
Ĝenro horora romano • supernatural horror
vdr

La Ekzorcisto estas horora romano de la usona verkisto William Peter Blatty. Ĝi estas bazita je la ekzorco de Robbie Mannheim en 1949, kion Blatty ekkonis kiam li estis studento en Universitato Georgetown, jezuita kaj katolika universitato.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Grandaĝa jezuita pastro, Lankester Merrin, kondukas arkeologian ekspedicion en norda Irako kaj studas antikvajn relikvojn. Post la malkovro de malgranda statuo de Pazuzu (efektiva antikva sumera diaĵo) kaj moderna medalo de Sankta Jozefo bizare apoziciitaj al situo, serio de aŭguroj vigligas lin pri alfronto kun potenca malbono, ke (nesciita al leganto) ĝi estas batalinta en ekzorcismo en Afriko. Dume, en Georgetown, juna knabino Regan MacNeil, vivanta kun ŝia patrino, fama aktorino, klarigeble malsaniĝas. Post serio de bizaraj perturboj, ŝi ŝanĝiĝas psikologie kaj fizike, ŝajne "posedata" de demono.

Post kelkaj nesukcesaj psikiatraj kaj medicinaj kuracoj, la patrino de Regan iras al loka jezuita pastro. Pastro Damien Karras, kiu nun havas krizon de fido kunigita kun la perdo de lia patrino, konsentas viziti la knabinon kiel psikiatro, sed komence rezistas la nocion ke ŝi estas efektiva demonposedanton. Post kelke da kunsidoj kun la knabino, kiu nun estas elposedata de demona personaĵo, li iras al loka episkopo por ekzorci la knabinon.

Post konsulto kun la jezuita prezidanto da Georgetown, la episkopo taskas la spertan Merrin, ke estas freŝe reveninta al Usono, por fari la ekzorcismon kaj Karras por helpi lin. La longan ekzorcismon provas la pastroj, ambaŭ fizike kaj spirite. Post la morto de Merrin, la tasko fine redonas al Karras lian fidon, kaj li donas sian vivon pro savi la knabinon.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

La romano estis bazo por la filmo The Exorcist (1973).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dimension Desconocida. Ediciones Robinbook. Alirita 2010-04-04. “La inspiración del exorcista La historia de Robbie Mannheim es un caso típico de posesión, y es la que dio vida a la película El Exorcista.”.