La Eta Spiru'

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Eta Spiru’

Kreita de
Originala versio
Nomo Le Petit Spirou
Lingvo franca
Eldonisto Dupuis
Dato 1987
Esperanta versio
Tradukis JEFO
Eldonis JEFO
Unua apero La Eta Spiru' - Salutu la Sinjorinon
Dato 2005
Detaloj
Sekso M
Amikoj
Malamikoj
vdr

Kreita de Tome kaj Janry en 1987, La Eta Spiru’ estas komiksa rolulo, kies prodaĵoj humure rakontataj ŝancelis la pejzaĝon de la porfamilia franc-belga bildstriarto uzante tonon kaj provokeman kaj bonkarakteran. La Eta Spiru’ donis sian nomon al serio da komiksoj kun unupaĝaj rakontetoj, kies ĉefa temo elvokas la "tabuojn" ligitajn al infaneco : sentimentala edukado, religio, plenkreskulaj kontraŭaĵoj, difektoj de la supozataj edukistoj estas inter la gurdataj temoj de tiu kreaĵo, kiu, en la 80aj, ebligis la aperon de ekfloranta serio da komiksoj pli-malpli inspirataj de tiu evidenta observaĵo : preferante konservi la bildon de senkulpa infanaĝo, plenkreskinte ni bonvole forgesas kiaj bubaĉoj ni estis!

La albumoj eldoniĝas ĉe la eldonejo Dupuis en Belgio.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  1. Salutu la sinjorinon! (Dis bonjour à la dame !) 1990
  2. Ĉu vi volas mian fingron? (Tu veux mon doigt ?) 1991
  3. Sed kion vi faras? (Mais qu'est-ce que tu fabriques ?) 1992
  4. Estas por via bono (C'est pour ton bien) 1994
  5. "Dankon" al kiu? ("Merci" qui ?) 1994
  6. Ne forgesu vian kapuĉon ! (N'oublie pas ta capuche !) 1996
  7. Demandu al via patro! (Demande à ton père !) 1997
  8. Vi ne havas ke al vi reteni! (T'as qu'à t'retenir !) 1999
  9. Ne estas je via aĝo! (C'est pas de ton âge !) 2000
  10. Vi komprenos kiam vi estos granda (Tu comprendras quand tu s'ras grand!) 2001
  11. Vi neniam estos granda! (Tu ne s'ras jamais grand !) 2003
  12. Estas beleta! (C'est du joli !) 2005
  13. Sonĝu bele (Fais de beaux rêves) 2007
  14. Servas viajn rajtojn (Bien fait pour toi) 2008

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • "La Eta Spiru' - Salutu la Sinjorinon" (fr:Dis bonjour à la dame) estas la sola bildstrio de la Eta Spiru' kiu momente ekzistas en Esperanto. Ĝi estis tradukita kaj eldonita de la Franca Esperantojunularo JEFO fine de la jaro 2005, helpe de Vikio por faciligi la aferon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]