La Fama Kvinopo (Kanado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statua monumento pri la Fama Kvinopo en Kalgario (kopio troviĝas ankaŭ en Otavo)

La Fama KvinopoLa Brava Kvinopo estas kvinopo da albertaj virinoj, kiuj en la 1920-aj jaroj gvidis movadon por postuli ke la kanada registaro rekonu la "personecon" de virinoj. La kvinopo konsistis el Emily Murphy, Irene Marryat Parlby, Nellie Mooney McClung, Louise Crummy McKinney kaj Henrietta Muir Edwards. En 1927 ili lanĉis peticion por peti ke la Supera Kortumo de Kanado respondu la demandon, "Ĉu la vorto 'Persons' ('personoj') en Sekcio 24 de la Brita Nordamerika Akto de 1867 inkluzivas inajn personojn?" En 1928 la Kortumo respondis nee, sed en 1929 la Juĝa Komitato de la Privata Konsilio en Britio renversis tiun decidon. La decido de la Komitato kontribuis al la kanada jura doktrino de la Vivanta Arbo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La artikolo estas bazita sur la komenca alineo de la koncerna artikolo en la angla Vikipedio.