La Farmo (Miró)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Farmo Miró, la bieno de Joan Miró

La Farmo (katalune: la masia) estas oleo-pentraĵo sur kanvaso de Joan Miró farita inter 1921 kaj 1922. La pentraĵo mezuras 123,8x141,3 cm kaj estas konservita en Nacia Galerio de Arto de Vaŝingtono, kiu ricevis ĝin kiel donacon de Mary Welsh Hemingway, edzino de la verkisto Ernest Hemingway. La verko estas ankaŭ konata sub la titolo Montroig: la fattoria.

Ĝi estas subskribita de la artisto per la subskribo "Miro. / 1921-22".

Ĝi datiĝas de la frua periodo de la artisto kaj la temo de la pentraĵo estas bazita sur liaj propraj memoroj el la infanaĝo: la loko reprezentita estas fakte la familia bieno en Mont-roig del Camp, en Katalunio.

En la pentraĵo pentrita en Parizo, oni ankoraŭ ne trovas signojn de superrealismo kaj abstraktismo kiuj karakterizos la venontajn verkojn de Miró: male, estas klopodo al realisma kaj detala priskribo, punkteroj en naiva stilo.

La rilato inter la figurativaj elementoj estas markita de la ĉeesto, en la centro de la kanvaso, de eŭkalipto, kiu apartigas la stalon disde la korto. La perspektivo ne estas matematike respektita: dum la interno de la garbejo estas vidita de malsupre, la ĝardeno estas rigardita de supre. Inter la etaj detaloj oni povas vidi helikon sur la grundo, la krudan tegaĵon de la muroj de la stalo, foran virinon kiu lavas vestojn kaj diversajn ilojn kaj bestojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo La fattoria (Mirò) en la itala Vikipedio.