La Faute-sur-Mer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Faute-sur-Mer
komunumo en Francio • delegita komunumo

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio
Regiono Luarlandoj
Departemento Vendeo
Arondismento Les Sables d'Olonne
Kantono Moutiers-les-Mauxfaits
Komunumaro sen
INSEE kodo 85307 [+]
Poŝtkodo 85460
Aŭtokodo 85
Telefonkodo 02
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 008 loĝ. sen duobla kontado

(2 006)

Loĝdenso 145 loĝ./km² loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°19′58″N 1°19′17″U  /  46.33278°N, 1.32139°U / 46.33278; -1.32139 (La Faute-sur-Mer) (mapo) Koordinatoj: 46°19′58″N 1°19′17″U  /  46.33278°N, 1.32139°U / 46.33278; -1.32139 (La Faute-sur-Mer) (mapo)
Alto 0 ĝis 17 m.Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 6,94 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de La Faute-sur-Mer
46° 19′ 00″ Nordo 1° 19′ 00″ Okcidento / 46.316667 °N, 1.316667 °U / 46.316667; -1.316667 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Faute-sur-Mer [+]
vdr


La Faute-sur-Mer estas franca komunumo, kiu situas rande de Atlantiko, en la suda parto de la departemento Vendée (Vendeo), en la regiono Luarlandoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ Mezepoko, estis nenio alia ol la maro tie, kie situas La Faute-sur-Mer. Post Mezepoko, aparte pro la sekigo de la Puatua Marĉejo, amasiĝis aluvioj de la rivero Lay ĉe la dekstra flanko de ĝia elfluejo kaj, flanke de Atlantiko, sablo, kiun la tajdo deponis. Tiel formiĝis duoninsulo “Pointe d'Arçay“ (pointe = pinto), 10 kilometrojn-longa kaj maksimume 2 km-larĝa, kiu konstante modifiĝas kaj plivastiĝas (694 hektaroj en 2009). Pro tio ĝi ĝuas, okcidente, je tre vasta plaĝo, senŝtona kaj senroka, sen forta deklivo, kiu ebligas sekuran banadon. Satelita vidaĵo bone helpas al kompreno de tiu natura fenomeno.

En 1825, tiu parto de la marbordo aspektis dezerta. Kelkaj farmoj kaj domoj de fiŝkaptistoj aperis en la 19a jarcento, eble eĉ antaŭe, sur tiu sabloza kaj sovaĝa erikejo. Unua digo estis konstruita en 1928, kaj dua en 1929, por ŝirmi kontraŭ la maro. Vilaoj estis konstruitaj komence de la 19a jarcento, probable pro la alveno de fervojo el Luçon, en 1901 (ne plu ekzistanta ekde la 31a de decembro 1949) en la najbara komunumo L'Aiguillon-sur-Mer. La Faute-sur-Mer fariĝis pro tio, kaj pro la kunpagaj ferioj ekde 1936, populara banloko de la suda parto de Vendeo; la ekstrema parto, suda, de la plaĝo estas rezervata al naturismo. La vilaĝeto La Faute-sur-Mer estis parto el la komunumo La Tranche-sur-Mer ĝis kiam, la 18an de decembro 1953, ĝi sendependiĝis kaj tiel fariĝis la 307a komunumo de Vendeo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Ne estas certeco pri la origino de la nomo de La Faute-sur-Mer. "sur-Mer" estas ofta nomfinaĵo en la franca por marbordaj urboj kaj vilaĝoj, ekzemple : Boulogne-sur-Mer - Bulonjo ĉe Maro. Ekzistas kvar pli malpli verŝajnaj versioj. La vorto "faute" signifas en la franca : kulpo (peko), eraro (ekz. ortografia), manko aŭ foresto de... Laŭ la unua versio, la Senjoro de Talmont havis kulpajn amrilatojn kun junulino kiun li gravedigis kaj al kiu li donacis tiean terspacon. Dua versio indikas ke en frua epoko, maristoj vidis tre brilan marbordon pro la rebrilo de la stranda sablo. La latinaj kaj grekaj vortoj "phote" kaj "Paos" orale transformiĝis en "Pôs", poste "Fôs" kaj fine "faute" (pron. : fot). Tria versio prikonsideras la fakton ke la rivero Lay haltas tie. Fine, eble pli verŝajne, etimologie, "faute" signifas ke ĉe tiu izolita loko, ĉio mankis. Legendo diras ke junulinoj sciigis inter si ke eblis renkonti tie maristojn kiuj atendis la tajdon por enŝipiĝi. Tie restas loknomoj “La Rade d'amour“ (la rodo de amo), “les Amourettes“ (la ametoj), “la Belle Henriette“ (la bela Henrieto).

La loĝantoj nomiĝas en la franca "Fautais" (fote) por la viroj kaj "Fautaises" (fotez) por la virinoj. Esperanto-nomo ebla por la komunumo : "Fotezo ĉe Maro".

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Lay, kiu disigas La Faute-sur-Mer de L'Aiguillon-sur-Mer, konsistigas ĝian orientan limon. Du pontoj, unu por piedirantoj, alia por veturiloj, ligas La Faute-sur-Mer al L'Aiguillon-sur-Mer. De sudo al nordo, La Faute-sur-Mer estas dividebla en tri zonoj :

  • sude : la birda naturrezervejo de la duoninsulo Pointe d'Arçay (550-hektara pinarbaro).
  • centre : la vilaĝo troviĝanta inter la rivero Lay oriente kaj Atlantiko okcidente, grandparte sur la duoninsulo Pointe d'Arçay.
  • norde : agrikultura grundo kaj laguno de la Belle Henriette.

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

La Faute-sur-Mer estas veturile atingebla per ŝoseoj el Luçon kaj La Tranche-sur-Mer. Malgrandaj plezurŝipoj povas atingi la haveneton de L'Aiguillon-sur-Mer aliflanke de la rivero Lay. La aŭtobuslinio 155 de [1] Sovetours La Roche-sur-Yon ĝis L'Aiguillon-sur-Mer tra La Tranche-sur-Mer havas tri haltejojn en La Faute-sur-Mer.

Administrado[redakti | redakti fonton]

La Faute-sur-Mer estas unu el la 13 komunumoj konsistigantaj la kantonon de Moutiers-les-Mauxfaits.

Listo de la sinsekvaj urbestroj

Periodo Identeco Partio Funkcio
1989-1995 René Marratier
1995-2001 René Marratier
2001-2008 René Marratier
2008- René Marratier

Ne ĉiuj datenoj estas ankoraŭ konataj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo
1962196819751982199019992006
5365876986938859051008

Fonto : INSEE [1]. Nombro notita ekde 1962 : loĝantaro sen duobla kalkulado

Vivrimedoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefe dum somero : turismo, marbordaj aktivaĵoj, banado, kajako, katamarano; la vasta, longa kaj ebena strando aparte taŭgas por velveturilo.

Dum la jaro : fiŝkaptado (soleo, labrako...), bredado de ostroj kaj mituloj, plukado kaj kaptado de marmoluskoj (konkuloj, omaretoj, salikokoj...). En la marĉaj kanaloj : angviloj, ranoj (pro iliaj femuroj).

Kazino funkcias dum la tuta jaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.recensement.insee.fr Arkivigite je 2011-05-19 per la retarkivo Wayback Machine Institut National de la Statistique et des Études Économiques / Nacia Instituto pri Statistiko kaj Ekonomiaj Studoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]