La Fervojisto (revuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Fervojisto
Kovrilpaĝo de la 1923-01 numero
Kovrilpaĝo de la 1923-01 numero
Speco internacia revuo sendependa
Ĝenro fervojista

Lando Kroatio
Urbo Zagrebo
Publikigisto Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj
Redaktisto Ilija Puhalo
Establodato 1923
Lingvo Esperanto

Retejo IFEF
v  d  r
Information icon.svg

La Fervojisto estis Oficiala organo de iama Internacia Asocio de la Esperantistaj Fervojistoj, kun aldona nomo Monata fakrevuo pri fervojo, kies redaktoro estis Ilija Puhalo, fervojoficisto el Zagreb.

La fakrevuo estis eldoninta en Zagreb inter la jaroj 1924 kaj 1930. Prelego pri „La Fervojisto“ kiel trarigardo de ĝiaj enhavoj unue prezentita dum la 18-a Esperanta konferenco de Alp-Adrio en Opatija de la 9-a ĝis la 11-a de oktobro 2015 kaj poste raportita enkadre de programo dum regula kunveno de Kroata Fervojista Esperanto-Asocio (KFEA) en Zagreb la 17-an de novembro 2015.

Movadaj novaĵoj de la esperantistaj fervojistoj[redakti | redakti fonton]

Enkonduko en la historion de IAEF[redakti | redakti fonton]

Unuafoje numero 1 de La Fervojisto kiel Oficiala organo de Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj. Dummonata fakrevuo pri fervojo, tramvojo kaj aeronaŭtiko aperis en Olomouc (Ĉeĥoslovakio), redaktita de Josef Rebiček en julio 1923. Sed tio estis la lasta numero de koncerna revuo. En novembro 1923 aperis en „Esperanto“ revuo de UEA en ĝia numero 279 kiel aldono „Informilo de IAEF“ kiu aperadis ĝis julio 1924.

Ilija Puhalo ne estas kontenta kun ĉi-tiu situacio kaj kun siaj kelkaj kolegoj junaj esperantistoj el Zagreb kaj Koprivnica pridiskutadis ĝin. Tiamaj jugoslaviaj esperantistoj fervojistoj laŭ iliaj konvinkoj estas kapablaj gvidi Asocion IAEF. Li proponis, unue skribe, kaj post kelkaj leteroj per vizito, kontroloron de Ĝenerala Fervoja Direkcio en Beograd esperantiston Stevan Stojnić por transprenado de gvidado de IAEF kion li akceptis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Unua fonto estas parto de la historio Esperanto-movado en Jugoslavio de Marinko Gjivoje kiel ĉapitro Internacia fervojista organizo kaj jugoslavia kontribuo al la Asocio (paĝoj 21-31) en Kongresa libro de „9-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso“, Rijeka (Jugoslavio), 11.-17. V. 1957. Dua fonto, sed ankaŭ pli vaste fonto por historio de E-fervojistoj, inkluzive Tutmonda Esperantista Fervojista Ligo (TELF), IAEF, La Fervojisto kaj pri aliaj aferoj estas broŝuro Historio 1909-1984 de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Koncerna historio en menciita broŝuro estas inter 10 kaj 16 paĝoj en tekstoj.

Enlandaj aktivecoj[redakti | redakti fonton]

Artikolo sub Pri la movado – Jugoslavio – Junio – julio 1925, n-ro 9-10, paĝo 3 kiel sekvas:

Zagreb, la 30-an de aprilo 1925, estas fondita la Klubo de Esperantistaj Fervojistoj. En klubkomitato estas elektitaj: prezidanto Ivan Poženel, vicprezidanto Ivan Novak, sekretario Milan Zupančić, kasisto Egidije Gomišček, bibliotekisto Bogomir Praček, komitato konsistas el jenaj personoj: Ilija Puhalo, Ivan Štahan, Josip Hanž, revizoroj estas Vilibald Vičević, Franjo Trupkovič, Josip Pahoki. – M.Ž. En la jaro 2015 estas 90-jara datreveno de fondiĝo de Klubo de esperantistaj fervojistoj. Fondita Klubo de esperantistaj fervojistoj - Kef en Beograd, prezidanto Stevan Stojnić. Kursoj por 11 fervojistoj en Bjelovar kaj unu kurso en Sisak kaj en Ljubljana kaj Split estas fondataj Esperanto-kluboj, okazis amuzo de zagrebaj esperantistoj. Ejo de Klubo de esperantistaj fervojistoj en Zagreb troviĝas ĉe „Udruženje jugoslavenskih nacionalnih željezničara“ en Ilica 48/II. Kunvenoj ĉiu-ĵaŭde komence de 20-a horo.

Fakaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Fakaj arikoloj estis aperigitaj en rubrikoj: El la fako (tekniko), El socia vivo, Diversaĵoj, Fervoja terminaro.

Ekzemple, artikoloj rilatis al unuopaj fervojoj kiel sistemoj aŭ retoj de fervojlinioj, fervojaj kapacitoj (stacioj, lokomotivoj, vagonoj, signaliloj kaj sekurecaj instalaĵoj), elektrigado de relvojoj, gravaj materialoj por movforto kaj laboro de fervojoj, vojaĝ(impres)oj tra unuopaj landaj fervojoj, pri vivo de la popoloj de unuopaj landoj, aktualaĵoj de fervojoj, kondiĉoj de laboristoj kaj oficistoj, profesia malkontenteco, trafika sekureco, fabrikistoj, inventistoj kaj fakuloj, alkoholismo kaj abstinentoj, sindikataj aktivecoj, salajroj, tarifoj, rabatoj de prezoj, konkurencoj inter trafikaj branĉoj, tradukoj de artikoloj el nacilingvaj fervojaj gazetoj kaj revuoj ktp.

Precipe fakaj, gravaj kaj interesaj estas artikoloj pri trajndirektadsistemoj je ekzemplo de unuopaj landoj (en LF, Aŭgusto – septembro 1926, n-ro 1-2, p. 1-4, artikolo „La Sveda trajndirektada sistemo“ de Karl Viksten, kaj LF, Decembro 1927, n-ro 5, p. 26-28, „La usona trajndirektadsistemo“ de C. C. Fears. Estas menciinde ke ekzistis bonaj aŭtoraj artikoloj, tradukoj, kaj jam organizita laboro je la kampo de faka fervoja terminologio (precipe estis aktivaj Edward M. Rosher el Usono kaj Stevan Stojnić).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]