La Filo de la Spicisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Filo de la Spicisto (france Le Fils de l'épicier) estas drama filmo kreita en Provenco-Alpoj-Bordo_Lazura, de la reĝisoro Éric Guirado. La filmo prezentiĝis kiel parto de la 2007 Francparolanta Filma Festivalo de Namur.

Rakonto

La rakonto temas pri Antoine (rolita de Nicolas Cazalé), kiu devas forlasi Parizon por helpi lian patrinon (rolita de Jeanne Goupil) kiu estris vendejon en urbeto de suda Francio. Lia patro (Daniel Duval), kiu spertis korinfarkton, ne plu povas veturigi la kamionon, kiu provizas la urbetojn. Antoine malkovris la ĉarmojn de kamparaj maljunuloj, "bons vivants" (bonvivantoj) kaj iom post iom amikiĝas kun siaj klientoj kaj retrovis la kamparon de sia infanaĝo. Li ankaŭ malkovris la ĝojon de vivado kaj eble la ĝojon de amo kun Claire (rolita de Clothilde Hesme).

La filmo uzas la belan pejzaĝon de Monto Sainte-Victoire kiel lokaro.