Saltu al enhavo

La Floroj de l' Malbono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les Fleurs du mal
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Baudelaire
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 25-a de junio 1857
Loko Alençon
Eldonejo Auguste Poulet-Malassis
Ĝenro poezioeposo
vdr
Fleurs du mal.jpg
Unua eldono
Ilustraĵo de Armand Rassenfosse por Les Fleurs du Mal. Reĝo Baudouin Foundation Collection.
Ilustraĵo de Les Fleurs du Mal de Carlos Schwabe, 1900

La Floroj de l'Malbono (france Les Fleurs du mal) estas poeziolibro de la franca poeto Charles Baudelaire. La libro unue estas publikigita en 1857 kaj estas elstara verkaĵo en la francliteratura fluo de la Dekadenco, ankaŭ konata kiel la Simbolisma fluo. En la poezio de la libro elstaras la temoj de degenero, dekadenco kaj erotismo.

La poemoj ofte estas dramaj, kaj la lingvaĵo estas karakterizita per la kolizio inter romantismo kaj simbolismo. La Floroj de Malbono havis grandan efikon sur la simbolisman movadon, kaj ankaŭ sur modernisman poezion kaj arton.

Strukturo

[redakti | redakti fonton]

En la origina eldono la libro estas dividita en kvin temajn ĉapitrojn:

La antaŭparolo al la libro, en kiu Baudelaire laŭdas la diablon kaj kondamnas enuon kiel la plej malbonan torturon, prezentas la leganton al la etoso de la libro kaj la tono kiu akompanas ĝin ĉie:

Si le viol, le poison, le poignard, l'incendie,
N'ont pas encore brodé de leurs plaisants dessins
Le canevas banal de nos piteux destins,
C'est que notre âme, hélas! n'est pas assez hardie.


(laŭvorta traduko)
Se la seksperforto, la veneno, la ponardo, la brulatenco,
Ankoraŭ ne brodis per ties agrablaj dezajnoj
La banalan kanvason de niaj kompatindaj destinoj,
kialas nur ĉar nia animo, ve! ne estas sufiĉe aŭdaca.


(traduko en Ea-Alexandroj far G. Varingjeno)
Se violent', veneno, ponard', bruligo-krimo
Ankoraŭ ne surbrodis per siaj plaĉaj tordoj

Kanvason trivialan de niaj aĉaj sortoj,

Estas ĉar, ve, ankoraŭ tro tima la animo!

La fina resuma verso en la komenca kanto "Malfermaĵon" alparolas la leganton per rekta spitemo

C'est l'Ennui! —l'œil chargé d'un pleur involontaire,
Il rêve d'échafauds en fumant son houka.
Tu le connais, lecteur, ce monstre délicat,
—Hypocrite lecteur,—mon semblable,—mon frère!


(laŭvorta traduko)
Estas Enuo! —La okulo ŝarĝita de nevolaj larmoj,
Li sonĝas pri skafaldo fumante sian nargileon.
Vi konas lin, leganto, ĉi tiun delikatan monstron,
—Hipokrita leganto,—mia simila,—mia frato!


(traduko en Ea-Alexandroj far G. Varingjeno)
Gi estas la Enuo! — Kun larmo nevolata
Gi revas eŝafodojn fumante nargileon.
Vi konas, ho leganto, ĉi monstron,fajnan feon,
Leganto hipokrita — al mi simila, — frata!

Baudelaire kaj la eldonisto de la libro estis procesitaj de la reĝimo de la Dua Franca Imperio pro akuzoj de "insultado de publika dececo". Baudelaire estis kondamnita por pagi monpunon de 300 frankoj. Ses el la poemoj en la libro estis cenzuritaj kaj malpermesitaj de publikigo en Francio. Tiu malpermeso restis en efiko ĝis 1949. Aliflanke, leginte la verkon de Baudelaire, Victor Hugo deklaris, ke Baudelaire kreis fascinan ŝokon en literaturo. La poemo "La cigno", kiu aperas en la libro, estas dediĉita al Victor Hugo.

Post kiam Baudelaire estis procesigita, dua eldono de la libro estis publikigita en 1861 al kiu 32 novaj poemoj estis aldonitaj kaj la ses poemoj kiuj estis malpermesitaj de publikigo estis forigitaj de la libro. La aldonitaj poemoj estis kompilitaj sur la dua titolpaĝo de la libro sub la nomo "Bildoj de Parizo" (Tableaux Parisiens).

En 1868, post la morto de Baudelaire, tria eldono de la libro estis publikigita kun enkonduko de Theophile Gauthier (al kiu Baudelaire dediĉis la tutan libron). Tiu eldono ankaŭ inkludis kelkajn novajn kantojn kiuj ne estis publikigitaj en antaŭaj eldonoj.

Esperante

[redakti | redakti fonton]
  • Titolo: Floroj de l' malbono, La; Aŭtoro: Karolo Bodlero; Kategorio: Poezio tradukita; Eldonloko, jaro: Chapecó, 2017 (2a eld); Klarigoj: Impona poezia rakonto pri la tragedio de malespera solulo. Tradukisto, lingvo: K. Kalocsay, G. Waringhien / El la franca [1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]