Ormont-Dessous

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ormont-Dessous
Blazono de Ormont-Dessous
Blazono de Ormont-Dessous
Blazono de Ormont-Dessous
Ormont-Dessous
Ormont-Dessous
Ormont-Dessous
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Aigle
Geografia situo CH1903: 570196 / 134550 (mapo)46.3616666666677.0513888888889Koordinatoj: 46° 22′ N, 7° 3′ O; CH1903: 570196 / 134550 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1026
Areo 64,07 km²
Alteco 974 m super marnivelo
Poŝtkodo 1863 Le Sépey
1866 La Forclaz
1862 Les Mosses
Komunumkodo 5410
Mapo de Ormont-Dessous
Mapo de Ormont-Dessous
Mapo de Ormont-Dessous
vdr

Ormont-Dessous estas komunumo en la distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 026 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ormont-Dessous situas en la Vaŭdaj Alpoj en la mezo de la valo de la riverlo Grande Eau. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Le Sépey (sur alteco de 974 m s.m., ĉefloko de la komunumo Ormont-Dessous), La Forclaz (sur alteco de 1261 m s.m.), Cergnat (sur alteco de 1051 m s.m.), Les Voëttes (sur alteco de 1274 m s.m.), La Comballaz (sur alteco de 1344 m s.m.) kaj Les Mosses (sur alteco de 1436 m s.m. sur la kulmino de la Montpasejo Col des Mosses. En nordoriento de la komunumo situas la Lago de Chavonnes.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 64,07 km², de kiuj 38,7% estas kovritaj de arbaro, 44,5% servas por agrikulturo kaj 3,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ormont-Dessous limas en nordo al Château d'Oex, en oriento al Ormont-Dessus, en sudo al Ollon, en sudsudokcidento al Aigle, en okcidento al Leysin, en nordokcidento al Corbeyrier, kaj en nordnordokcidento al Villeneuve.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Ormont-Dessous pasas la kantona ĉefvojo n-ro 11 de Château d'Oex al Aigle. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 4 kilometrojn sude de la komunumo apud Aigle. Pere de la etŝpuraj trajnlinioj de Le Sépey kaj Diablerets al Aigle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ormont datiĝas el la jaro 1200 kiel Ormont, el la jaro 1564 datiĝas la mencio Bas-Ormont (Malsupra Ormont) el kiu fariĝis la nuntempa Ormont-Dessous. La plej malnovaj setlejoj troviĝas en Le Sépey, La Forclaz kaj Cergnat, kie staras la pastra preĝejo Saint-Aymon, kiu estis dokumentita en la jaro 1279. Aymon de Pontverre konstruis en la 14-a jarcento sur la montoteraso Aigremont burgon, kiu estis detruita en la jaro 1475 de la bernanoj. Sub la berna reĝimo de 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Ormont-Dessous apartenis al la mandata teritorio Les Ormonts, povis tamen konservi sian tradician juron, kiu en la jaro 1674 estis skribe fiksita. En 1798 ĝi estis atribuita al la Distrikto Aigle, kiu ĝis 1803 apartenis al la Kantono Lemano kaj poste estis integrita al la tiam surbaze de la Mediacia Akto de Napoleono fondita Kantono Vaŭdo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]