La Forlasita Mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Forlasita Mondo estas serio de noveletoj, de verkisto kiu unu nomis sin Cor Willems, sed poste decidis alpreni la nomon Dekerido.

La serio estas sciencfikcia; temas pri iu kuriero sennoma, kiu en la ne tro fora estonto vojaĝas, post la sekiĝo de la tero, tra la dezertoj inter urbegoj. Li renkontas diversajn strangajn personojn kaj aferojn, kaj klopodas en sia propra maniero solvi problemojn.

En februaro 1995 aperis la unua noveleto La Forlasita Mondo en Monato, en majo aperis La Morta Vilaĝo. En la antverpena klubo La Verda Stelo li ankaŭ prezentis la noveletojn: La Sovaĝaj Hundoj, La Brulanta Arbaro kaj La Nova Printempo.

Kvankam estas kronologio en la serio, la noveletoj ne estas verkitaj en la ĝusta sinsekvo. Ĉiufoje do estas eble ŝovi novan aventuron de la kuriero inter du jam ekzistantajn, aŭ havi rakonton sen ke ekzistas antaŭa aŭ/kaj posta ĉapitro. Neniu ordo estas definitiva.

Ĝis nun estas verkitaj:
1. La Forlasita Mondo
2. La Sovaĝaj Hundoj
4. La Morta Vilaĝo
6. La Brulanta Arbaro
25. La Nova Printempo

Titoloj jam planitaj:
3. La Dunaj Asterioj
5. La Nigra Turo
14. La Perdita Memoro
15. La Sovaĝa Infano
16. La Sekretaj Ok
17. La Kakao-Konspiro
22. La Nova Mondo

Ideoj jam estas preparitaj por la mankantaj numeroj. 26. Novaj Respondecoj