Villorsonnens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Fortune)
Villorsonnens
Blazono de Villorsonnens
Blazono de Villorsonnens
Blazono de Villorsonnens
Orsonnens
Orsonnens
Vilaĝocentro de Orsonnens, komunumo Villorsonnens
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Glano
Koordinatoj  46° 42′ 59″ N 6° 59′ 39″ O / 46.71639 °N, 6.99417 °O / 46.71639; 6.99417 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 59″ N 6° 59′ 39″ O / 46.71639 °N, 6.99417 °O / 46.71639; 6.99417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1275
Areo 15,47 km²
Alteco 699 m super marnivelo
Poŝtkodo 1694
Komunumkodo 2114
Mapo de Villorsonnens
Mapo de Villorsonnens
Mapo de Villorsonnens
vdr

Villorsonnens estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1275 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Villorsonnens situas en la Friburga Mezlando ĉe la bordo de la riveroj Glano kaj Neirigue, kiuj kunfluas sur la komunuma teritorio, proksimume 7 kilometrojn oriente de la distriktĉefurbo Romont. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Chavannes-sous-Orsonnens, Orsonnens, Villargiroud kaj Villarsiviriaux, kaj la setlejoj Grange-la-Battiaz, La Fortune, La Gotta, Le Siau kaj Vers le Moulin, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,47 km², de kiuj 28,8% estas kovritaj de arbaro, 65,2% servas por agrikulturo kaj 5,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Villorsonnens limas en nordnordoriento al Chénens, en nordoriento al Autigny, en oriento al Le Glèbe, en sudsudoriento al Sorens, en sudo al Le Châtelard, en okcidento al Massonnens, en nordokcidento al Villaz-Saint-Pierre, kaj en nordnordokcidento al La Folliaz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Villorsonnens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas konekta vojo de Villaz-Saint-Pierre al Farvagny. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 12 kilometrojn sude de la komunumo apud Bulle.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Villorsonnes estis fondita la 1-an de januaro 2001 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Chavannes-sous-Orsonnens, Orsonnens, Villargiroud kaj Villarsiviriaux.[3]

La unua dokumenta mencio de Orsonnens, kies malnova germanlingva nomo estis Orsonning datiĝas el la jaro 1138 kiel Orsenens. Dum mezepoko ĝi formis malgrandan senjorujon, kiu estis siavice feŭdo de la Baronejo Pont-en-Ogoz, poste ĝi estis sub savoja regado. Dum la milito inter Friburgo kaj Savojo la vilaĝo estis rabobruligita en la jaro 1448 de la friburganoj. en la jaro 1486 Orsonnens estis aĉetita de Friburgo kaj atribuita al la Voktejo Farvagny, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto. Surbaze de la nova konstitucio de 1848 Orsonnens estis atribuita al la Distrikto Glano.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]