La Fourche (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Fourche
Stacio La Fourche sur linio 13 de la Metroo de Parizo
Stacio La Fourche sur linio 13 de la Metroo de Parizo
subtera stacio • metrostacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 17-a / 18-a
Geografia situo 48° 53′ 13″ N, 2° 19′ 33″ O (mapo)48.88692.325875Koordinatoj: 48° 53′ 13″ N, 2° 19′ 33″ O (mapo)
La Fourche (Parizo)
La Fourche (Parizo)
DEC
La Fourche
La Fourche
La Fourche
Situo sur mapo de Parizo
Map
La Fourche
Ecoj
Trakoj 3
Kajoj 3
Tarifa zono 1
Jara trafiko 1 829 271 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 26-a de februaro 1911
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 3114
Metro-linio M13
vdr

La Fourche [la fuʁʃ] (esperante La Forko) estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 13, inter la 17-a kaj 18-a arondismentoj de Parizo.

Stacio[redakti | redakti fonton]

« La Fourche » estas la kutima nomo de kruciĝejo, surstrate, kie Avenuo de Clichy apartiĝas de Avenuo de Saint-Ouen.

La stacio situas ĉe du-branĉa forko de linio 13:

  • branĉo Les Courtilles restas en du-voja tunelo
  • branĉo Saint-Denis disduoniĝas:
    • direkte al Saint-Denis, ĝi forlasas la duoblan vojon tuj post stacio La Fourche kaj retrovas kontraŭan vojon venantan el Saint-Denis ĵus antaŭ stacio Guy Môquet
    • de Saint-Denis al Châtillon - Montrouge, vojo debranĉiĝas antaŭ La Fourche kaj malsupreniras sub la aliajn vojojn por priservi ununuran kajon, poste, resupreniras ĵus en la nivelo de la kontraŭa vojo antaŭ la stacio Place de Clichy, tre mallonga trakforko ebligas al vagonaroj aliri la linion irantan al Saint-Lazare.

Stacio La Fourche do havas tri kajojn:

  • en la supera nivelo:
    • kajo al Asnières aŭ Saint-Denis (proksimume ĉiu dua trajno)
    • kajo al Saint-Lazare (kie trapasas nur vagonaroj el Asnières)
  • en la malsupera nivelo:
    • dua kajo al Saint-Lazare (kie trapasas nur vagonaroj el Saint-Denis).

Luma indikilo informas la vojaĝantojn pri atendo-tempo ebligante al ili elekti inter la du kajoj en direkto al Saint-Lazare.

Interkonektoj[redakti | redakti fonton]

  • RATP 54 74 81
  • N15 N51


Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]