La Fregeneda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Fregeneda
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37220
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 310  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 59′ N, 6° 52′ U (mapo)40.987777777778-6.8672222222222Koordinatoj: 40° 59′ N, 6° 52′ U (mapo) [+]
Alto 525 m [+]
Areo 44,48 km² (4 448 ha) [+]
La Fregeneda (Provinco Salamanko)
La Fregeneda (Provinco Salamanko)
DEC
La Fregeneda
La Fregeneda
Situo de La Fregeneda
La Fregeneda (Hispanio)
La Fregeneda (Hispanio)
DEC
La Fregeneda
La Fregeneda
Situo de La Fregeneda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Fregeneda [+]
vdr

La Fregeneda estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo El Abadengo. La Fregeneda estas tradukebla etimologie al La Fraksenarbaro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj La Fregeneda, Valicobo, San Martín kaj Valdenoguera, la du lastaj senhomaj, okupas totalan areon de 28,46 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 363 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 1 000 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Parto de ĝia teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero, naturejo protektita de grandaj valoroj kaj mediaj kaj turismaj.

Panoramo de La Fregeneda.

Limas kun loĝlokoj Barca de Alba (Portugalio), Poiares (Portugalio), Salto de Saucelle, Escalhão (Portugalio), Hinojosa de Duero, Mata de Lobos (Portugalio) kaj Sobradillo. Ĝi distas 110 km de Salamanko, provinca ĉefurbo kaj estas ĉe la kunfluejo de la riveroj Douro kaj Águeda, ĉe la landlimo kun Portugalio.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]