La gefratoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Gefratoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Gefratoj
Aŭtoro Johann Wolfgang von Goethe
Eldonjaro 1889
Urbo Varsovio
Eldoninto Ludoviko Lazaro Zamenhof
Paĝoj 28
Information icon.svg
vdr

La Gefratoj [1][2] (germane: Die Geschwister) estas komedieto en unu akto de Johann Wolfgang von Goethe.

La unua ludado de la dramo estis je 21-a de novembro 1776 en Weimar kun Goethe mem kiel la precipa rolo kun aktoro August von Kotzebue. Ĝi unue estis eldonita germane en 1787.

Esperanta 28-paĝa versio estis elaborata el la germana de Antoni Grabowski. Zamenhof eldonis ĝin en Varsovio en la jaro 1889. Dua eldono aperis dudek jarojn poste en Chemnitz. La verketo estis la dua literaturaĵo tradukita al Esperanto [3]. Eldonejo Koko el Kopenhago prizorgis trian eldonaĵon en 1967.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto kaj en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝo 128.
  2. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4062, paĝo 363
  3. 1934 : Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.