La Gioconda (kopio ĉe Prado-Muzeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kopio de La Gioconda

La tiel nomata Gioconda de Prado-Muzeo estas oleopentraĵo sur tabulo, de la Prado-Muzeo en Madrido (Hispanio) kiu estas ekzakta ripetaĵo de la fama pentraĵo La Gioconda, majstra verko de Leonardo da Vinci. Kvankam ĝi estas replikaĵo, ĝi estas tre speciala ĉar ĝi estis pentrita en la sama tempo kiam la originala estis farita en la ateliero fare de disĉiplo de Leonardo. Krome, ĝia konservado estas multe pli bona ol tiu de la originala verko kiu troviĝas en Louvre. Pri la aŭtoreco, oni supozas ke ĝi apartenas al iu el la plej proksimaj kaj inteligentaj disĉiploj de Leonardo, eble Francesco MelziAndrea Salai, kvankam kelkaj fakuloj diras ke estis hispana disĉiplo, eble Fernando Yáñez de la AlmedinaHernando Llanos, valenciaj pentristoj kiuj kunlaboris kun Leonardo.

La singulareco de ĉi tiu versio, kiu troviĝis en la Prado-Muzeo ekde la inaŭguro, malkovriĝis en 2012 danke al la restaŭrado de la pentraĵo en Madrido kiel antaŭa paŝo por la portempa montrado kune kun la originala versio en Louvre de Parizo.