La Goulette

| La Goulette | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| havenurbo municipality of Tunisia (en) imada (en) | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 2060 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 36° 49′ N, 10° 18′ O (mapo)36.81911110.306377Koordinatoj: 36° 49′ N, 10° 18′ O (mapo) [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
La Goulette (la ɡulɛt, itale La Goletta, arabe حلق الوادي, Halq al-Wadi
Ḥalq el-Wād) estas urbo en Tunizio kiu inkludas parton de la haveninstalaĵoj de Tunizo. La Goulette situas sur la Golfo de Tunizo estas 10 km de la ĉefurbo Tunizo kaj estas ligita al ĝi per digo trans la Lago de Tunizo. La urbo havas loĝantaron de 45 711 (aktuale en 2014).
Historio
[redakti | redakti fonton]Goletta estis fondita en 1535 fare de imperiestro Karlo la 5-a kiel hispana fortikejo sur la norda marbordo de Afriko. Goletta kaj la ĉirkaŭaĵo estis regitaj de Hispanio de 1535 ĝis 1574, dum la glortempo de la hispana kolonia imperio. Tradukita el la franca kaj la hispana, ĝia nomo signifas " gorĝo " (tio estas, la buŝo de la kanalo). En 1574 ĝi estis prenita fare de la otomanoj (la floto estis gvidita fare de Uluj Ali, la terarmeo de Koca Sinan Pasha, kiu ricevis la kromnomon "la konkerinto de Tunizio") [1].
En 1881, kiel la cetero de Tunizio, La Goulette iĝis parto de la franca kolonia imperio, malgraŭ protestoj de Italio, kiu havis siajn proprajn koloniajn interesojn en Tunizio kaj signifan nombron da italaj kolonianoj. Sub la francoj (1881-1956), multaj eŭropanoj ekloĝis en La Goulette; Interalie en ĉi tiu urbo naskiĝis la aktorino Claudia Cardinale. La urbo ankaŭ estis hejmo al konsiderinda juda, itala kaj malta komunumo. Post sendependiĝo preskaŭ la tuta eŭropa loĝantaro elmigris al Italio kaj Francio.
Galerio
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La Goulette | Tunisia (angle). Alirita 2021-07-06 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion La Goulette – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)




