La Guareña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Guareña en la plej sudoriento de la provinco Zamoro.

La Guareña estas unu de la dek du naturaj komarkoj (comarcas naturales, naturaj areoj) de la provinco Zamoro, Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi estas en la plej sudoriento de la provinco.

Ĝi havas totalan loĝantaron de 6 730 personoj. La komarka ĉefurbo estas Fuentesaúco, kiu enhavas 1 608 loĝantojn.

Menciindas, ke la nomo de la areo, devenas el la rivero Guareña, siavice rilate ala la naskareo de Rajmondo de Burgonjo, nome rivero Garono, kiu siavice derivis al Guareña, kiu transfluas la komarkajn limojn.

Tiu komarko, spite sian grandan senton de identeco, kun similaj geografiaj, ekonomiaj, sociaj kaj historiaj trajtoj, ne disponas de la necesa jura rekono por sia administracia disvolviĝo, kio kondukis la koncernajn municipojn al organizado en municiparoj (mancomunidades) kiel nura jura formulo kiu ebligas al ili la plenumo de la administrado de kelkaj publikaj municipaj servoj.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Historio kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Granda parto de la teritorio apartenis historie al la Ordeno de Sankta Johano (kies kruco aperas en la blazono de multaj tieaj municipoj).

Ĉefa enspezofonto estas nuntempe nutraĵa industrio el tradicia agrikulturo kaj brutobredado rilata al la valo de la rivero Guareña: vino, viando, lakto, kikeroj, asparagoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]