La Hiniesta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Hiniesta
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49192
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 306  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 5° 48′ U (mapo)41.5524954-5.7988322Koordinatoj: 41° 33′ N, 5° 48′ U (mapo) [+]
Alto 692 m [+]
Areo 33,15 km² (3 315 ha) [+]
La Hiniesta (Provinco Zamoro)
La Hiniesta (Provinco Zamoro)
DEC
La Hiniesta
La Hiniesta
Situo de La Hiniesta
La Hiniesta (Hispanio)
La Hiniesta (Hispanio)
DEC
La Hiniesta
La Hiniesta
Situo de La Hiniesta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Hiniesta [+]
vdr

La Hiniesta [laiNJESta] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco. La Hiniesta estas etimologie tradukebla al La Genisto, alude al legendo, ke la Virgulino aperis sur genisto al la reĝo Sanĉo la 4-a.

Municipoj de la komarko Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 33,10 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 304 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 10 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Katedralo de Zamoro kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado). Pli ĵuse gravas servoj kiel dormurbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]