La Joyosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Joyosa
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50692
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 152  (2023) [+]
Loĝdenso 177 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 45′ N, 1° 4′ U (mapo)41.7448268-1.0728582Koordinatoj: 41° 45′ N, 1° 4′ U (mapo) [+]
Alto 215 m [+]
Areo 6,519346 km² (65 1.9 346 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Joyosa (Provinco Zaragozo)
La Joyosa (Provinco Zaragozo)
DEC
La Joyosa
La Joyosa
Situo de La Joyosa
La Joyosa (Hispanio)
La Joyosa (Hispanio)
DEC
La Joyosa
La Joyosa
Situo de La Joyosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Joyosa [+]
vdr

La Joyosa [laĥoĜOsa] estas municipo de Hispanio, en la sudorienta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro kies ĉefurbo estas Alagón, en la nordocentro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Joyosa estas municipa teritorio en la sudorienta parto de la komarko Ribera Alta del Ebro, kie ĝi okupas teritorion norde de Pinseque ĉe meandroj de la rivero Ebro, sur la suda (dekstra) bordo, kaj ankaŭ sur la dekstra bordo de la rivero Jalón. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj. La municipa teritorio enhavas la loĝlokojn, La Joyosa kaj Marlofa (iamaj bienoj de baroneco).

La loĝloko La Joyosa mem estas je 20 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 215 msm. La loĝloko estas inter la Aŭtovojo Vasco-Aragonesa (AP-68) kaj la Aŭtoŝoseo Autovía del Ebro (A-68) kiuj konektas inter tute apuda Alagón oriente, Gallur nordokcidente kaj Utebo sudoriente. Trans la A-68 estas Pinseque.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de La Joyosa.
Preĝejo de Marlofa.

La araboj lasis irigacian reton en la areo. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Post la konkero la plej granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, pro kio oni devis fari novan reloĝadon. La areo apartenis al la Monaĥejo de Veruela ĝis 1834 kiam oni kreis la municipon. En la Mezepoko ĝi nomiĝis Pinillo kaj ankoraŭ en 1543, Joyosa ĝis 1646, kaj poste La Joyosa.

La Joyosa demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio, fekundeco de la valo kaj instalo de industrio. Sed poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en La Joyosa oni plialtiĝis pro proksimeco de la grandurbo Zaragozo kaj de la ĉefaj komunikiloj de la akso de la valo de Ebro el 345 loĝantoj en 1991 ĝis nunaj nur 1 119 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Granda parto de la laboristaro laboras en industrio, ĉefe kiel salajruloj, kaj precipe en Opel España en proksima Figueruelas.

Inter vidindaĵoj menciindas la mudeĥarstilaj preĝejoj, la Palaco de la Barono de La Joyosa kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]