La Juna Batalanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Juna Batalanto. Organo de la Internacia Katolika Junulara kaj Paca Movado, eldonita de MOKA, dumonata gazeto, redaktita nur en Esperanto. Ĝi fondiĝis en 1926 kiel daŭrigo de la antaŭa Junula Angulo en Katolika Mondo. En 1926-28 ĝi estis aldono al Katolika Mondo. Ĝia tendenco estis internaciema pacifista, sociala, vivreforma. En 1929, kiam Katolika Mondo malaperis, fondiĝis Eldona Kooperativo por sendepende publikigi la gazeton. Redaktoro estis de la komenco d-ro W. Solzbacher, redaktejo kaj administrejo troviĝis antaŭe en diversaj lokoj de Germanio (Bad Honnef, Wuppertal-Elberfeld, Werl, Kolonjo) kaj poste en Luksemburgo. La librovendejo de la gazeto ĝis la Dua Mondmilito estis la plej kompleta librejo de katolika Esperanta-literaturo.

Bazita je artikolo de W. Solzbacher en Enciklopedio de Esperanto.