La KancerKliniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La KancerKliniko
La 1000-a paĝo de LKK. De dekstre maldekstren: Hera Elik, Armela LeQuint, Ĵak LePuil, Georgo Lagrange, Laŭrenco Septier, Serge Sire. Statue staras sur la meblo, JoPetro Danvy. En la kadro, Zorhof.
La 1000-a paĝo de LKK. De dekstre maldekstren: Hera Elik, Armela LeQuint, Ĵak LePuil, Georgo Lagrange, Laŭrenco Septier, Serge Sire. Statue staras sur la meblo, JoPetro Danvy. En la kadro, Zorhof.
Speco kultura, politika, skandalema, ajnista
Formato A4
Periodeco trimonata

Lando Francio Francio
Ĉefredaktisto Ĵak Le Puil
Lingvo Esperanto
Prezo po 5,50 EUR
ISSN ISSN 0398-5822

v  d  r
Information icon.svg

La KancerKliniko (mallongige LKK) estas humura satira gazeto trimonata, sindiranta “politika, kultura, skandalema, ajnista„ kiu ekaperis en 1976.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La Esperanto-kulturo ŝuldas multon al tiu gazeto jam pli ol 30-jara: la gazeto ja entenas interalie multajn poemojn, bildstriojn, tradukaĵojn, artikolojn opiniajn sed ankaŭ ajnecajn (kun, ekzemple, unu artikolaro pri supologio ktp). En tiu gazeto oni povas trafi jen akademianojn jen Esperanto-artistojn jen nekonatojn… kaj eĉ kelkajn VolaPüg'-partoprenantojn!

Aldone al la gazeto, LKK eldonas ankaŭ multajn kromaĵojn en siaj KancerKlinikoTeko kaj KromKancerKliniko: povas temi pri

Historio[redakti | redakti fonton]

LKK estis fondita de la iamaj redaktantoj de la gazeto de la Junulfako de SAT (La juna penso) – Ĵak Lepŭil', Laŭrenco (Laurent) Septier kaj Jo-Petro Danvy – al kiuj rapide aldoniĝas la desegnisto Serge Sire. Multaj kunlaborantoj. Ĉefredaktoro: Ĵak Lepŭil'.

Listo de suplementoj al La KancerKliniko[redakti | redakti fonton]

  • 1983. Venĝo, Olaf Otark; Surpaŝe al internacia kulturo, Baldur Ragnarsson; La fiaskinta seks¬atenco, Bernard Golden, Murde, egnovelo aŭ etromano de Jozo. 32 p. A4.
  • 1983. Politika Elik-Siro. 32p. A4
  • 1984. Ajnista Elik-Siro. 32p. A4
  • 1984. Rikurece, Olaf Otark; Pafo dorsen, Jozo; La lajo de Ignore, Danvy; Serpente, Jozo. 32p. A4.
  • 1985. Amor' estas blinda, Boris Vian, trad. Hervé Gonin; La venko de Zorica, Navojo Ejotalzo. 28p. A4.
  • 1986. Kanzonoj, Jopedan. 31p. A4.
  • 1986. Stilekzercoj, Raymond Queneau, trad. István Ertl. 20p. A4. 2-a eld. 2006. 40p. A5
  • 1987. GeLKKpoetoj, LeQuint, LePuil. 31p. A4.
  • 1987. Knedu min sinjorino! – tabuaj kaj insultaj esprimoj en esperanto. Renato Corsetti k.a. 23p. A4. 2-a eld. 2006, 36p. A5
  • 1987. La Majstro kaj Margareta, Kris Long (laŭ Miĥail Bulgakov). 34p. A4.
  • 1988. Bruoj kaj ludoj, J. Manceau, Norberto Saletti, Bertilo Wennergren. 28p. A4.
  • 1989. Pala fajro, Vladimir Nabokov, trad. Meva Maron. 24p. A4.
  • 1990. Letero el Palestino, Santiago Alba, trad. Georgo Kamaĉo. 16p. A4.
  • 1991. Hura-a-a-a, Daniil Harms, trad. Natan Procenko. 32p. A4.
  • 1992. Lingvo Universala, Rikardo Cash. 31p. A4.
  • 1993. Pro kio Esperanto? Koresponda debato inter Hans Bakker, Renato Corsetti, Mark Fettes, Uwe Joachim Moritz kaj Humphrey Tonkin. 23p. A4.
  • 1994. La orelringo, Jopetro Danvy. 19p. A4.
  • 1995. La ĉapo de la sterko-vermo, Georgo Kamaĉo. 20p. A4.
  • 1996. Kulturo: valoro aŭ varo? Jopetro Danvy, Dao Anh Kha, Aldo de’Giorgi, Josef Krob, Gilbert Ledon, Stefan Maul, Manuel de Seabra, Tyburcjusz Tyblewski, Yamasaki Seiko. 19p. A4.
  • 1996. Aventuro de Momo, Jean-Pierre kaj Michel Cavelan. 44p. A4.
  • 1997. Ŝanĝado, Mao Zifu. 18p. A4.
  • 1998. Ĉi-semajne, eĉ ajn-mise, Stefan MacGill. 24p. A4.
  • 1999. Desegnoj – desegnitaj bendoj (komiksoj), Arnau Torras, Kavlan, Laŭrenco Septier, Serge Sire. 21p. A4.
  • 2000. Kvarlingva proverbaro, Lucien Bourgois. 26p. A4.
  • 2002. Elpensaĵoj kaj tradukoj, Bruna Ŝtono. 28p. A4.
  • 2001. Kompendio pri blazonoj, Serge Sire. 16p. ½A4.
  • 2003. Alilingvaj erotikaj poemoj, Gaston Waringhien. 32p. A5.
  • 2003. Revenis mi, Serge Sire. 28p. A4.
  • 2004. Tradukoj de Claude Gerlat (laŭ Frank Pavloff, Johan Sfar, Marguerite Yourcenar, Ray Bradbury). 20p. A4.
  • 2005. Trilingva landlim' / Frontera Trilingüe / Trilingual Borderland, Peter Browne. 32p. A5.
  • 2006. Ekzile, Mircea Eliade, trad. Ionel Oneţ. 19p. A4.
  • 2007. Ĉu nur unu civilizacio?, Manuel de Seabra. 21p. A4.
  • 2008. Senfrokiĝinto, Ŝarlerik d’Arroi. 19p. A4.
  • 2009. Rip van Winkle, Washington Irving, trad. Ionel Oneţ. 20p. A4.
  • 2010. Esperanto-identeco: citaĵoj kaj komentoj, Anatolo Gonĉarov. 24p. A4.
  • 2011. Arto, Jasmina Reza, trad. ILO. 31p. A5.
  • 2012. Kapitalismo, lasta akto, Sen Rodin. 23p. A4.
  • 2013. Poemoj, noveloj, teatraĵoj, Gaston Couté, trad. Armela LeQuint, Ĵak Le Puil kaj Jopetro Danvy. 47p. A5.
  • 2014. La angla sen instruisto, Eugen Ionescu, trad. Ionel Oneţ, 23p. A5.
  • 2015. Bleko de blua anaso, Alexandre Vialatte, trad. Ŝarlerik d'Arroi. 17p. A4.
  • 2016. La balo, Irène Némirovsky, trad. Montendra E-grupo. 28p. A5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]