Herbert Moy Thomas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Kongres-Amatino)

Herbert Moy THOMAS, kiu sin mem pro la tri inicialoj HMT nomis "Hometo", estis angla inĝeniero kaj esperantisto, kiu naskiĝis la 31-an de decembro 1863 en Brixton, Londono. Lia precipa distraĵo estis muziko: Li fariĝis esperantisto en 1908 kaj ĉefdelegito de UEA por Anglujo de 1928, verkis kaj komponis multajn Esperantajn kantojn, el kiuj „La Kongres-Amatino“ verŝajne estas la plej bone konata. Kiel kantulo sin akompananta per gitaro li estis tre konata inter londonaj kaj alilandaj rondoj. Li mortis en 1950 [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]