La Libro de la Mediumoj
Kovrilo de la plej freŝdata esperanta eldono de "La Libro de la Mediumoj", ilustrita de Cecconi.
La Libro de Mediumoj estas unu el la 5 bazaj libroj de Kardecisma Spiritismo, kunordigita de Allan Kardec en 1861, tradukita al Esperanto en 1964 de la akademiano Luiz da Costa Porto Carreiro Neto kaj Ismael Gomes Braga. La Libro de Mediumoj enhavis la specialan instruadon de la Spiritoj pri la teorio de ĉiaspecaj manifestiĝoj, la rimedojn de komunikado kun la nevidebla mondo, la disvolviĝon de la mediumeco, la malfacilaĵojn kaj rifojn, kiujn oni povas renkonti en la praktikado de Spiritismo.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- La Libro de la Mediumoj, ĉe paĝaro de Brazila Spiritisma Federacio (esperante)
- Aliaj bazaj spiritismaj verkoj, ĉe paĝaro de Brazila Spiritisma Federacio (esperante)
- Brazila Spiritisma Federacio, oficiala paĝaro (portugallingve)