La Libro de la Spiritoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Libro de la Spiritoj
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Allan Kardec
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1857
Ĝenro filozofiospiritualismo
vdr
La Libro de la Spiritoj
La Libro de la Spiritoj
La Libro de la Spiritoj
Aŭtoro Allan Kardec
Eldonjaro 1946
Urbo Rio-de-Ĵanejro
Eldoninto FEB
Paĝoj 480
vdr

La Libro de la Spiritoj (franclingve Le Livre des Esprits) estas la unua spiritisma verko. Ĝi aperis en la 18-a de aprilo 1857, en Parizo, en la franca lingvo, fare de Allan Kardec, pseŭdonimo de la franca edukisto Hippolyte Leon Denizard Rivail (1804-1869). La unua eldono konsistis el 501 demandoj, dividitaj je tri partoj. En marto 1860 la Spiritisma Revuo anoncis la disvendon de la dua eldono, tute refandita kaj ampleksigita, enhavanta 1019 demandojn, dividitajn je kvar partoj. Tiu eldono fariĝis definitiva.[1]

Resumo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la unua paĝo de la libro, ĝi estas "Spiritualisma Filozofio" kaj enhavas "la Principojn de la Spiritisma Doktrino pri la senmorteco de la animo, la naturo de la Spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro, laŭ la instruado donita de la Superaj Spiritoj pere de pluraj mediumoj, kolektitajn kaj ordigitajn de Allan Kardec". Al Esperanto tradukis ĝin el la franca originalo la akademiano Luiz da Costa Porto Carreiro Neto (1895-1964), en la 31-a de januaro 1943 en Rio-de-Ĵanejro. Tamen la tradukaĵo aperis nur tri jarojn post tiu dato, en 1946, fare de Brazila Spiritisma Federacio, ĉar la traduko estis farita por konkurso, kaj ĝia juĝado postulis longan tempon. La juĝintoj, s-roj Antonio Caetano Coutinho (1879-1970) kaj Carlos Domingues (1896-1974) komparis ĉiun frazon de la originalo kun ĉiu el la tri plej bonaj tradukoj al ili prezentitaj. La du aliaj tradukoj, juĝitaj ankaŭ bonaj kaj premiitaj, estis faritaj de Iŝmael Gomes Braga (1891-1969), en Rio-de-Ĵanejro, kaj Victor Luís Cao, en Montevideo. La Libro de la Spiritoj kune kun La Libro de la Mediumoj, La Evangelio laŭ Spiritismo, La Ĉielo kaj la Infero kaj La Genezo konsistigas la kvin bazajn verkojn de spiritismo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Libro de la Spiritoj - 1a paĝo de la franclingva eldono

Tiu priskribo koncernas la Esperantan version.

Titolo La Libro de la Spiritoj (ranclingve Le Livre des Esprits).
Aŭtoro Allan Kardec.
Tradukinto Porto Carreiro Neto (el la franca).
Dato la 18-an de aprilo 1857 (unue publikigita franclingve), la 31an de januaro 1943 (Esperantigita), 1946 (1a eldono en Esperanto), novembro 1989 (2a eldono). Ĝi atingis la 3an eldonon en Esperanto.
Eldonejo Brazila Spiritisma Federacio (esperanta versio).
Loko Rio-de-Ĵanejro (1a eldono en Esperanto)
Kategorio Filozofio, Religio, Scienco, Spiritualismo, Spiritismo.
Lingvo Originale franclingva; Esperanto.
Formato 13 x 18 cm (esperanta versio).
Paĝoj 480 (esperanta versio).
Preso Bindita, kolora kovrilo

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La Libro de la Spiritoj estas dividita je kvar partoj, krom la enkonduko (de Allan Kardec), la antaŭparolo (de iuj spiritoj) kaj prezento farita de la tradukinto.

UNUA PARTO – Primaraj kaŭzoj

ĈAPITRO I – Dio

  • Dio kaj la Senfino
  • Pruvoj pri la ekzisto de Dio
  • Atributoj de Dio
  • Panteismo

ĈAPITRO II – Ĝeneralaj elementoj de la universo

  • Konado de la principo de la ekzistaĵoj
  • Spirito kaj materio
  • Proprecoj de la materio
  • Universa spaco

ĈAPITRO III – La Kreado

  • Formado de la mondoj
  • Formado de la vivantaj estaĵoj
  • Loĝatigo de la Tero. Adamo
  • Diverseco de la homaj rasoj
  • Plureco de la mondoj
  • Konsideroj kaj konsentaj asertoj en la Biblio pri la mondkreado

ĈAPITRO IV – La vivoprincipo

DUA PARTO – La mondo de la Spiritoj

ĈAPITRO I – Pri la Spiritoj

  • Origino kaj naturo de la Spiritoj
  • Primitiva normala mondo
  • Formo kaj ĉieestado de la Spiritoj
  • Perispirito
  • Diversaj ordoj da Spiritoj
  • Spirita hierarkio
    • Tria ordo — Neperfektaj Spiritoj
    • Dua ordo — Bonaj Spiritoj
    • Unua ordo — Puraj Spiritoj
  • Progresado de la Spiritoj
  • Anĝeloj kaj demonoj

ĈAPITRO II – Enkarniĝo de la Spiritoj

ĈAPITRO III – Reveno el la enkorpa vivo al la spirita vivo

  • La animo post la morto; ĝia individueco. La eterna vivo
  • Disiĝo de la animo je la korpo
  • Spirita konsterniteco

ĈAPITRO IV – Plureco de la ekzistadoj

  • Pri la reenkarniĝo
  • Justeco de la enkarniĝo
  • Enkarniĝo en la diversaj mondoj
  • Iompostioma transmigrado
  • Sorto de la infanoj post la morto
  • Sekso de la Spiritoj
  • Parenceco, genealogia deveno
  • Fizikaj kaj moralaj similaĵoj
  • Denaskaj ideoj

ĈAPITRO V – Konsideroj pri la plureco de la ekzistadoj

ĈAPITRO VI – La spirita vivo

  • Vagantaj Spiritoj
  • Provizoraj mondoj
  • Perceptoj, sensacoj kaj suferoj de la Spiritoj
  • Teoria studo pri la sensacoj de la Spiritoj
  • Elekto de la provoj
  • Transtombaj interrilatoj
  • Simpatiaj kaj antipatiaj rilatoj inter la Spiritoj. "Eternaj duonoj"
  • Memoro pri la enkorpa ekzistado
  • Solenoj memore de la mortintoj. Funebraj ceremonioj

ĈAPITRO VII – Reveno al la enkorpa vivo

  • Unuaj fazoj de la reveno
  • Kuniĝo de animo kun korpo. Aborto
  • Moralaj kaj intelektaj kapabloj de la homo
  • Influo de la organismo
  • Idioteco, frenezeco
  • Pri la infanaĝo
  • Surteraj simpatioj kaj antipatioj
  • Forgeso pri la pasinteco

ĈAPITRO VIII – Liberiĝo de la animo

  • La dormo kaj la sonĝoj
  • Spiritaj vizitoj inter vivantaj personoj
  • Kaŝita transiĝo de la penso
  • Letargio, katalepsio, ŝajnaj mortoj
  • Somnambulismo
  • Ekstazo
  • Duobla vidado
  • Teoria resumo pri somnambulismo, ekstazo kaj duobla vidado

ĈAPITRO IX – Agado de la Spiritoj en la korpa mondo

  • Penetrado de la Spiritoj en nian penson
  • Kaŝita influo de la Spiritoj sur niajn pensojn kaj farojn
  • Demonposeditoj
  • Konvulsiuloj
  • Sindonemo de la Spiritoj al iuj homoj
  • Gardantaj anĝeloj. Protektantaj, familiaraj aŭ simpatiantaj Spiritoj
  • Antaŭsentoj
  • Influo de la Spiritoj sur la okazojn de la vivo
  • Agado de la Spiritoj ĉe la naturaj fenomenoj
  • La Spiritoj dum la bataloj
  • Kontraktoj
  • Kaŝita potenco. Talismanoj. Sorĉistoj
  • Beno kaj malbeno

ĈAPITRO X – Okupoj kaj misioj de la Spiritoj

ĈAPITRO XI – La tri naturaj regnoj

TRIA PARTO – Moralaj leĝoj

ĈAPITRO I – Dia aŭ natura leĝo

  • Karakteroj de la natura leĝo
  • Origino kaj konado de la natura leĝo
  • Bono kaj malbono
  • Divido de la natura leĝo

ĈAPITRO II – I. Leĝo de adorado

  • Celo de la adorado
  • Ekstera adorado
  • Kontemplavivo
  • La preĝo
  • Politeismo
  • Oferoj

ĈAPITRO III – II. Leĝo de laboro

  • Neceso de laboro
  • Limo de laboro. Ripozo

ĈAPITRO IV – III. Leĝo de reproduktado

  • Loĝantaro de la terglobo
  • Sinsekvado kaj perfektiĝo de la rasoj
  • Malhelpoj al la reproduktado
  • Edzeco kaj fraŭleco
  • Poligamio

ĈAPITRO V – IV. Leĝo de memkonservado

  • Instinkto de memkonservado
  • Rimedoj por memkonservado
  • Ĝuado de surteraj riĉaĵoj
  • Necesaĵoj kaj superfluaĵoj
  • Memvolaj sindetenoj. Pentabstinoj

ĈAPITRO VI – V. Leĝo de detruado

  • Necesa detruado kaj ekscesa detruado
  • Detruantaj malfeliĉegoj
  • Militoj
  • Hommortigo
  • Krueleco
  • Duelo
  • Puno de morto

ĈAPITRO VII – VI. Leĝo de socio

  • Neceso de la societa vivo
  • Izolvivado. Silentpromeso
  • Familioligiloj

ĈAPITRO VIII – VII. Leĝo de progreso

  • Natura stato
  • Irado de la progreso
  • Degenerintaj popoloj
  • Civilizacio
  • Progreso de la homa leĝaro
  • Influo de Spiritismo sur la progreson

ĈAPITRO IX – VIII. Leĝo de egaleco

  • Natura egaleco
  • Malegaleco de kapabloj
  • Sociaj malegalecoj
  • Malegaleco de riĉecoj
  • Provoj de riĉeco kaj de mizero
  • Egaleco de rajtoj de viro kaj de virino
  • Egaleco antaŭ la tombo

ĈAPITRO X – IX. Leĝo de libereco

  • Natura libereco
  • Sklaveco
  • Libereco de pensado
  • Libereco de konscienco
  • Libera volo
  • Fatalo
  • Konado de la estonteco
  • Teoria resumo pri la instigilo de la homaj agoj

ĈAPITRO XI – X. Leĝo de justeco, amo kaj karitato

  • Justeco kaj naturaj rajtoj
  • Rajto de propreco. Ŝtelo
  • Karitato kaj amo al proksimulo
  • Patrina amo kaj fila amo

ĈAPITRO XII – XI. Morala perfekteco

  • Virtoj kaj malvirtoj
  • Pasioj
  • Egoismo
  • Karakterizaĵoj de la virta homo
  • Konado de si mem

KVARA PARTO – Esperoj kaj konsoloj

ĈAPITRO I – Surteraj suferoj kaj ĝuoj

  • Relativaj feliĉo kaj malfeliĉo
  • Perdo de amataj personoj
  • Elreviĝoj. Nedankemo. Rompitaj korligiĝoj
  • Antipatiaj kuniĝoj
  • Timo antaŭ la morto
  • Naŭzo pri la vivo. Memmortigo

ĈAPITRO II – Estontaj suferoj kaj ĝuoj

  • La nenio. Estonta vivo
  • Intuicio pri la estontaj suferoj kaj ĝuoj
  • Partopreno de Dio en la punoj kaj rekompencoj
  • Eco de la estontaj suferoj kaj ĝuoj
  • Materiaj suferoj
  • Kulpelpago kaj pento
  • Daŭro de la estontaj suferoj
  • Reviviĝo de la karno
  • Paradizo, infero kaj purgatorio
  • Konkludo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laǔ la libro Historia kaj Doktrina Panoramo de la Spiritisma Kodigado, publikigita en Brazilo, en 2007, memeldono de Urba Spiritisma Alianco de Uberlândia

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]