La Longueville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Longueville
komunumo en Francio • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Bavay
INSEE kodo 59357 [+]
Poŝtkodo 59570
Kodo laŭ INSEE 59357
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Patrick Delcourt
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 2 224  (2007)
Loĝdenso 126 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 17′ N, 3° 51′ O (mapo)50.2897222222223.8577777777778Koordinatoj: 50° 17′ N, 3° 51′ O (mapo)
Alto 134 m - 161 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 17,64 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
La Longueville (Nord)
La Longueville (Nord)
DEC
La Longueville
La Longueville
Situo de La Longueville
La Longueville (Francio)
La Longueville (Francio)
DEC
La Longueville
La Longueville
Situo de La Longueville

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Longueville [+]
vdr

La Longueville estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 2 224 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2007.

Blazono de La Longueville.
Blazono de La Longueville.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Longueville geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sabloargilo plejparte kovritaj de leŭso. La Longueville mem etendiĝas sur plataĵo nomita Hennuyer.

La vilaĝo La Longueville troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. La Longueville etendiĝas sur 17,64 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

El la estinteco de La Longueville videblas neniu restaĵo. La komunuma teritorio estis sendube loĝita jam prahistorie, kaj tute certe ekde la romia-gaŭla periodo. Ŝajne ekzistis tie loka kulto al Aldegonda de Maubeuge en la 5-a jarcento.

La vilaĝo posedis kastelon, kiu tamen malaperis kaj jam estis ruina antaŭ la franca revolucio de 1789. Estis en La Longueville ankoraŭ cent farmobienoj en 1940 (nur 18 hodiaŭ).

Administrado[redakti | redakti fonton]

La Longueville apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]