Marseljezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Marseljezo)
La Marseillaise
La Marseljezo
“La Marseillaise”
nacia himno
lando  Francio
kantoteksto Claude Joseph Rouget de Lisle, 1792
muziko Claude Joseph Rouget de Lisle, 1792
ekde 1795
muzika ekzemplo
"La Marseljezo"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr
La Marseillaise (1907).
Rouget de Lisle, kreinto de la Marseljezo, kantas ĝin je la unua fojo.

La Marseljezo estas la nacia himno de Francio. En la franca lingvo, La Marseillaise signifas "la marsejla". La vortojn verkis la strasburga kapitano Claude Joseph Rouget de Lisle (1760-1836) en 1792, t.e. en la revolucia periodo de Francio. La kanto unue nomiĝis Chant de Guerre pour l'Armée du Rhin (Militkanto por la Rejna Armeo); en 1792 marsejlaj regimentanoj eniris Parizon kantante tiun ĉi kanton... kiun la parizanoj sekve renomis La Marseillaise. Ĝin oni adoptis kiel nacian himnon unuafoje en 1795 (Unua Franca Respubliko); ekde 1879 ĝi denove fariĝis la nacia himno. Ĝi estis kanto ankaŭ de revolucianoj kaj liberanoj en Eŭropo, kelkajn unuajn monatojn de sovetia potenco en Rusio ĝia melodio (kun aliaj, netradukitaj vortoj) estis uzata kiel himno de la Soveta Rusio.

La kanto konsistas el 7 strofoj, inter kiuj la sepa estis poste verkita, kaj nur 3 nun estas ankoraŭ uzataj (1, 6 k 7).

Teksto de la Marseljezo[redakti | redakti fonton]

Originalo Esperanta traduko
1-a strofo

Allons enfants de la patrie,
Le jour de gloire est arrivé !
Contre nous de la tyrannie
L'étendard sanglant est levé ! (bis)
Entendez-vous dans les campagnes
Mugir ces féroces soldats ?
Ils viennent jusque dans nos bras
Égorger nos fils, nos compagnes !

Ni iru, infanoj de la patrujo,
la glora tago alvenis!
Kontraŭ ni de la tiraneco
la standardo sanga estas levita! (dufoje)
Ĉu vi aŭdas en la kamparo
bleki tiujn sovaĝajn soldatojn?
Ili venas ĝis inter niaj brakoj
buĉi niajn filojn, niajn kunulinojn!

Rekantaĵo

Aux armes, citoyens ! Formez vos bataillons !
Marchons ! Marchons !
Qu'un sang impur abreuve nos sillons !

Civitanoj, prenu la armilojn! Formigu la batalionojn!
Ni marŝu! Ni marŝu!
Ke malpura sango verŝiĝu en niajn sulkojn!

6-a strofo

Amour sacré de la patrie,
Conduis, soutiens nos bras vengeurs !
Liberté, Liberté chérie,
Combats avec tes défenseurs ! (bis)
Sous nos drapeaux, que la victoire
Accoure à tes mâles accents !
Que tes ennemis expirants
Voient ton triomphe et notre gloire !

Sankta amo de la patrujo
Konduku, tenu niajn brakojn venĝemajn!
Libereco, Libereco kara,
Batalu kun viaj defendantoj! (dufoje)
Sub niaj flagoj, venko
alkuru al viaj viraj vokoj!
Viaj malamikoj mortantaj
vidu vian triumfon kaj nian gloron!

7-a strofo

Nous entrerons dans la carrière
Quand nos aînés n'y seront plus ;
Nous y trouverons leur poussière
Et la trace de leurs vertus. (bis)
Bien moins jaloux de leur survivre
Que de partager leur cercueil,
Nous avons le sublime orgueil
De les venger ou de les suivre !

Ni eniros en la karieron
kiam niaj prauloj ekskarieros;
ni trovos tie ilian korpopolvon
kaj la spuron de iliaj virtoj. (dufoje)
Malpli enviantaj postvivi ilin
ol kunkuŝi en iliaj ĉerkoj,
ni havos la superan orgoljon
venĝi aŭ sekvi ilin!

Unu ĉapitro de Sternstunden der Menschheit de Stefan Zweig temas pri la ekesto de la Marseljezo.

Esperanta traduko de Jacques Manceau [1][redakti | redakti fonton]

1-a strofo

O vi de patruj' la infa-(a)noj
Por la glor' alvenis la tag'!
Malamike de la tiranoj
Flirtas kontraŭ ni tiu flag'!
Flirtas kontraŭ ni tiu flag'!
Aŭdu nun sur niaj kamparoj
Muĝas la kruela soldat'
Li celas nun al morta bat'
Por la filoj kaj niaj patroj!

Rekantaĵo

Alarm, civitanar'! formiĝu regiment'!
Tuj sen atend'
Ni marŝu al patruja la defend'!

2-a strofo

Sed kion celas tiuj skla-(a)voj
Ĉu por ni estas la katen'?
Ni tuj iru al niaj glavoj
Estu for de ni tiu ĉen'!
Estu for de ni tiu ĉen'!
O Francoj estas ja insulto
Kredi nin submeti sen pen'!
Naskiĝu de ĝi l'abomen'
Kiu venkos por liber-kulto!

3-a strofo

O Francoj militistoj no-(o)blaj
Vi frapu al la perfidul'
Viaj batoj estu duoblaj
Kaj vi frapos eĉ sen makul'!
Kaj vi frapos eĉ sen makul'!
Sed malfeliĉa la viktimo
Kontraŭ ni armita sen vol'
Ni gardu de ni la kontrol'
Murdi ĝin ja estus nur krimo!

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]